Howard Pyle

usona ilustristo kaj verkisto

Howard PYLE (5a de Marto, 1853 – 9a de Novembro, 1911) estis usona ilustristo (pentristo) kaj verkisto, ĉefe de libroj por junuloj. Li estis el Wilmington, Delavaro, kaj pasigis la lastan jaron de sia vivo en Florenco, Italio.

Howard Pyle
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1853 (1853-03-05)
en Wilmington, Delavaro
Morto 9-an de novembro 1911 (1911-11-09) (58-jaraĝa)
en Florenco,  Italio
Tombo Cimitero Evangelico agli Allori
Lingvoj anglausona angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Art Students League of New York
Familio
Frat(in)o Katharine Pyle
Okupo
Okupo verkistoilustristo • verkisto de porinfana literaturo • universitata instruisto • pentristo
Verkoj The Autocrat of the Breakfast-Table
The Merry Adventures of Robin Hood
vdr
"Buccaneer of the Caribbean" el la verko de Howard Pyle nome Book of Pirates[1]

En 1894, li ekinstruis ilustradon en la Drexel Instituto de Arto, Scienco kaj Industrio (nuntempe Universitato Drexel). Post 1900, li fondis sian propran lernejon pri arto kaj ilustrarto nome Howard Pyle School of Illustration Art. Fakulo Henry C. Pitz poste uzis la terminon "Brandywine School" por la ilustrartistoj kaj la familio Wyeth de artistoj de la Brandywine regiono, kelkaj el kiuj estis studentoj kun Pyle.[2] Li havis daŭran influon super nombraj artistoj kiuj iĝis elstaraj per si mem; N. C. Wyeth, Frank Schoonover, Thornton Oakley, Allen Tupper True, Stanley Arthur, kaj nombraj aliaj studis kun li.

Lia klasika publikaĵo de 1883 nome "The Merry Adventures of Robin Hood" ankoraŭ estas presata, kaj liaj aliaj libroj ofte havas mezepokajn fonojn, kiel la kva-voluma serio pri la Reĝo Arturo. Li estas ankaŭ bone konata pro siaj ilustraĵoj pri piratoj, kaj oni atribuas al li la kreadon de tio kio iĝis la moderna stereotipo de la pirata vestaro.[3] Li publikigis sian unuan romanon "Otto of the Silver Hand" en 1888. Li ankaŭ ilustris historiajn kaj aventurajn historiojn por gazetoj kiel Harper's Magazine kaj St. Nicholas Magazine. Lia romano "Men of Iron" estis adaptita kiel filmo "The Black Shield of Falworth" (1954).

Pyle veturis al Florenco, Italio, en 1910 por studi murpentrarton. Li mortis tie en 1911 pro subita renmalsano (malsano de Bright).

Referencoj redakti

  1. Book of Pirates
  2. McDonald, Edward D.; Edward M. Hinton (1942). Drexel Institute of Technology 1891–1941. Haddon Craftsmen, Inc. pp. 126–130. ISBN 1-4067-6374-8.
  3. Crimmins, Peter (16a de Novembro, 2011). "Pirates of pizazz: Delaware Art Museum celebrates century with Pyle's iconic images". Newsworks. WHYY. Arkivita el la originalo (teksto kaj filmeto) en la 10a de Decembro, 2015. Alirita la 4an de Januaro 2021.