Édouard Théodore-Aubanel

Joseph Gabriel Édouard THÉODORE-AUBANEL (naskiĝinta la 29-an de novembro 1901 en Avinjono, mortinta samloke la 11-an de junio 1970) estis eldonisto laborante en Avinjono meze de la 20-a jarcento. Lia avo estis la fama felibriĝa poeto Théodore Aubanel.

Édouard Théodore-Aubanel
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1901 (1901-11-29)
en Avignon
Morto 11-an de junio 1970 (1970-06-11) (68-jaraĝa)
en Avignon
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Vivo redakti

Li eklaboris en la familia presejo ekde 1926 kaj pli malfrue (1956/57) li fondis la latinlingvan respektive romi-kulturreklamantan periodaĵon Vita Latina post kiam okazis en Avinjono granda kongreso de latinistoj. [1]. Lia humanisma kaj bibliofila karaktero tre senteblis en la orientiĝo oferta.

Preseja historio kaj muzeo redakti

Komenco de la aubanel-a presadentrepreno estis en 1744 fare de Antoine Aubanel (1724-1804) kies tradicio restis tra ses generacioj, pli ol du jarcentoj. Jen la aliaj estroj:

  • Laurent Aubanel (1784-1854) ekflorigis la firmaon per aldono de prestipafarejo kaj specialiĝo pri religiaj libroj. Charles Théodore Aubanel sekvis kaj alinomis la entreprenon Aubanel frères.
  • Jean Théodore-Aubanel (1865-1942) instalis eksterfranclandan retejon por pli ampleksa surmerkatigo de siaj produktoj kaj etendis la gamon per sekcioj de moderna literaturo kaj aplikata psikologio. Li ankaŭ adoptis modernan reklamometodojn.
  • Laurent Théodore-Aubanel (1943-2000) komencis firma-estradon en 1970 kaj provis modernigi multon; tamen ja restis fokuso pri literaturo kaj regiona historio. Pro konkurenco nesuperebla la firmao fermiĝis en 1992. En 1999 nuligitis ankaŭ la apuda muzeeto literatura.

Notoj redakti