Asocio Vita Latina (france Association Vita Latina) estis kreita en 1957 en Montpellier, Franclando, fare de Édouard Théodore-Aubanel, tuj post la okazigo de kongreso pri Latinitas viva en Avinjono kun la celo antaŭenigi kaj flegadi la modernan latinon. Post abandono de tiaj idealoj oni fokusiĝas nuntempe pri la konatigo de la romana kulturo kaj ties plej bona instruado.[1] Ĝi ankaŭ publikigas organon por instruistoj, studentoj kaj amatoroj.

Vita Latina
erudicia societo
Komenco 1957 vd
Fondinto(j) Édouard Théodore-Aubanel vd
Jura formo volontula asocio
vdr

Organo samnoma redakti

La artikoloj prezentas oftege aĵojn de la plej konataj romiaj verkistoj al kio oni alkproksimiĝas diversmaniere (literature, historie, ideologie). Ankaŭ iliaj efektoj ekde Renesanco prilumigatas. La tuto helpu ankaŭ pli kritike observi nuntempajn aktualaĵojn per la spegulo de la Antikvo.

Ekzemploj relative freŝaj:

Ankaŭ informatas pri la mondo de Kartago kaj la Etruskoj.

Oni eldonas po du numeroj por jaro. Specialaj ligoloj ekzistas kun la kolekto Bibliothèque d’Études Classiques (ĉ. 50 titoloj, ĉe Peeters-France/Parizo). Universitata apogo garantiatas.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kontraŭe al la unuaj numeroj la restantaj ne plu estas skribata en latina lingvo. Ĉe la germana periodaĵo Vox Latina inverse estas - laŭdinde! -forbarataj ne latine verkitaj kontribuaĵoj.
  2. (CERCAM)