Mihály RÁDAY [mihAj rAdai], hungare Ráday Mihály, Esperante Mikaelo Ráday estis hungara kameraisto, verkisto kaj reĝisoro. Lia patro estis aktoro Imre Ráday.

Mihály Ráday
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1942 (1942-06-11)
en Budapeŝto
Morto 16-an de julio 2021 (2021-07-16) (79-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoUniversitato Eötvös Loránd vd
Partio Alliance of Free Democrats vd
Familio
Patro Imre Ráday vd
Profesio
Okupo ĉefkameraistoaktoropolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
Verkado
Verkoj Q56604880 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Ráday naskiĝis la 11-an de junio 1942 en Budapeŝto, mortis la 16-an de julio 2021.

Biografio redakti

Mihály Ráday frekventis aktoran ĉeflernejon kaj ankaŭ universitaton pri arthistorio en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en Hungara Televizio en 1968. En la sekva jaro li anonciĝis kun programo Unokáink sem fogják látni (Nek niaj nepoj vidos ilin), kiu tuj faris tutlande. Tiu serio estis videbla dum jardekoj kaj li defendis la malnovajn konstruaĵojn kaj monumentojn historiajn en Budapeŝto, poste ankaŭ province, eĉ eksterlande. Li fondis societon en 1982, kiu agis same. Li estis parlamentano inter 1990-1994, poste li politikadis en la ĉefurba parlamenteto. La televizia programo ĉesis en 2010, sed la titolo vivos eterne inter la hungaroj. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis premion Kossuth en 1996, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj verkoj redakti

  • 1982Unokáink sem fogják látni (Nek niaj nepoj vidos ilin)
  • 1988Városvédő beszédek (Urbodefendaj paroladoj)
  • 1993Ember az épített környezetben (Homo en la konstruita medio)
  • 1998Budapest teljes utcanév lexikona (Plena strataro de Budapeŝto)
  • 1998Jelenetek a pesti utcán (Vidoj sur stratoj de Pest (urbo))
  • 2001Új városvédő beszédek (Novaj urbodefendaj paroladoj)

Fontoj redakti