La Templo de Vesta (en Latino Aedes Vestae; en Itala: Tempio di Vesta) estas antikva konstruaĵo en Romo, Italio, situa en la Roma Forumo ĉe Regia kaj la Domo de la Vestaj Virgulinoj. La plej rekonebla trajto de la templo estas ĝia cirkla plano. Ĉar la adorado al Vesta ekis en privataj hejmoj, la arkitekturo ŝajnas rememoriga de tiu deveno. La nuna templo uzis Grekan arkitekturon kun Korintaj kolonoj, marmoro, kaj centra cella. La restanta strukturo indikas ke estis dudek Korintaj kolonoj konstruitaj sur podio dekkvin metroj en diametro. La tegmento probable havis aerelirejon ĉe la verto por ebligi la eliron de fumo.

Templo de Vesta
romia temploarkeologia loko • romia konstruaĵo • templo
Lando Italio vd
Situo Romo
Situo
Geografia situo 41° 53′ 30″ N, 12° 29′ 10″ O (mapo)41.89170712.486206Koordinatoj: 41° 53′ 30″ N, 12° 29′ 10″ O (mapo)
Templo de Vesta (Romo)
Templo de Vesta (Romo)
DEC
Templo de Vesta
Templo de Vesta
Lokigo de Romo en Italio
Situo de Templo de Vesta
Map
Templo de Vesta
vdr
Restaĵoj de la Templo de Vesta.

Konstruo redakti

La formo de la templo estas unika pro la deziro de la arkitektoj ke la strukturo de la templo similas la pajlo- kaj koto- kabanojn de la unuaj setlantoj en tiu areo. Origine rito de la diino Vesta estis farita en la centro de la familia hejmo, kaj la formo de la strukturo estis intencita mencii tion. La konstruaĵo estas konstruita en la stilo de greka arkitekturo, kun korintaj kolonoj faritaj el marmoro. En la centro de la ronda centra ĉambro estis dudek korintaj kolonoj, kaj la templo estis konstruita sur ronda podio 15 metrojn en diametro.

En la centro de la plafono de la konstruaĵo estis ellastruo kaj en la centro de la templo bruladis la sankta fajro de la diino. Ĉirkaŭ la eksteraj muroj de la konstruaĵo estis alia cirklo de kolonoj. Ĉiuj temploj de Vesta estis rondaj, kaj iliaj malfermaĵoj turniĝis orienten al la sunleviĝo simbolanta la fonton de vivo. En la centro de la templo ne estis statuo de la diino - sed nur la fajro sankta al ŝi.

Bibliografio redakti

  • Brockman, Norbert (2011), Encyclopedia of Sacred Places, 1, ABC-CLIO, ISBN 978-1-59884-654-6
  • Gorski, Gilbert J.; Packer, James E. (2015), The Roman Forum: A Reconstruction and Architectural Guide, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-19244-6
  • Howatson, M. C. (2011), The Oxford Companion to Classical Literature (Third ed.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-954855-2
  • Middleton, John Henry (1886). "The Temple and Atrium of Vesta and the Regia". Archaeologia, Or, Miscellaneous Tracts Relating to Antiquity: 395. Alirita la 25an de Majo 2014.
  • Middleton, John Henry (1892), The Remains of Ancient Rome, 1
  • Stamper, John W. (2005), The Architecture of Roman Temples: The Republic to the Middle Empire, Cambridge University Press, ISBN 0 521 81068 X
  • Wildfang, Robin Lorsch (2006), Rome's Vestal Virgins, Routledge, ISBN 0-415-39795-2