Poŝkalendaro estas malgranda kalendaro kiu ofte estas uzata por la promocio de negocoj aŭ entreprenoj, publikaj iniciatoj, asocioj, neregistaraj organizoj ktp. En tiu oni publikigas la informaron pri la negoco aŭ entrepreno al kiu ĝi apartenas plej ofte en la reverso sub la monatokadroj kaj per malgrandaj litertipoj, inkludante adreson, telefonon, retejojn ktp.[1] Pri la kalendaro mem, ĝi normale emfazas nur plej elstarajn datojn nome feritagojn, dimanĉojn ktp., proprajn de la lando. Sur la aversa flanko kutime oni montras altirajn bildojn de pejzaĝoj, iam nudaj aŭ preskaŭnudaj virinoj, turismajn allogaĵoj aŭ poŝmalgrandaj afiŝetoj pri sociaj kampanioj.

Averso de poŝkalendaro Clark de 1878.
Reverso de rusa poŝkalendaro de 1886.

La plej ofta grando estas de 5 x 10 cm (proksimume). Tio ebligas la kunporton en biletujo kun indentigiloj, kreditkartoj ktp. Ekde la popularigo de poŝtelefonoj, kiuj inkludas ĉiujn servojn kiel kalkuliloj, kalendaroj ktp., la uzado de poŝkalendaroj malpliiĝis, tamen restas pli reduktita uzado, krom kolektado.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti