Franca respublika kalendaro

Kalendarsistemo
(Alidirektita el Franca Respublika Kalendaro)

En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭigi la sistemon de Kristana Erao, enkonduki novan kalendaran eraon kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis kun la aŭtuna ekvinokso. Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca respublika kalendaro aŭ ankaŭ Franca revolucia kalendaro.

Franca Respublika Kalendaro de 1794, desegnita de Ludoviko-Philibert Debucourt

Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro.

Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (décade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert Romme kun helpo de Lalande, Delambre, Monge kaj Lagrange. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre d'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:

  • Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi, quartidi, quintidi, sextidi, septidi, octidi, nonidi, décadi.
  • Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio.

La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.

Nomo Ordnumero Daŭro laŭ
Gregoria kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep - 21/22 okt fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-a monato 22/23 okt - 20/21 nov fr. brumaire, de brume -- "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov - 20/22 dec fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec - 19/21 jan fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan - 18/19 feb fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"
Ventozo la 6-a monato 19/20 feb - 20/21 mar fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar - 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr - 19/20 maj fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"
Prerialo la 9-a monato 20/21 maj - 19/20 jun fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun - 18/19 jul fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul - 17/18 aŭg fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg - 16/17 sep fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"

Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson.

La 12 monatoj do konsistis el 360 tagoj. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".

Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialigo, estis malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV.

La Revolucia Kalendaro vivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen de la 6-a ĝis la 23-a de majo de 1871 ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.

Riproĉoj redakti

Ĝi estas tro metropoleca: la nomoj de la monatoj kongruis al sezonaj kaj agrikulturaj cikloj de eŭropa Francio. Ekzemple al la tiamaj francaj kolonioj, ĝi ja tute ne taŭgis.

La festotago estas décadi anstataŭ dimanĉo: unu el dek tagoj anstataŭ unu el sep, do tio estas ne nur kontraŭreligia (intence kaj malkaŝe), sed ankaŭ maloftigas la ripoztagojn. Sendube ne hazarde, ĉar multaj el la antaŭaj "Philosophes" (filozofoj) el burĝaj aŭ nobelaj klasoj, ekzemple Voltaire, ofte plendis, ke la kampuloj ne laboris sufiĉe kaj pasis tro da tempo, pro la dimanĉoj kaj aliaj religiaj festoj, "drinkante en la kabaredoj".

Kampara kalendaro redakti

Ĉe la Katolika Eklezio estas en uzo kalendaro de sanktuloj, kiu atribuas al ĉiu tago de la jaro po unu sanktulo. Cele nuligi eklezian potencon en nove formata revolucia lando, Fabre d'Eglantine enkondukis Kamparan Kalendaron kiu atribuas al ĉiu tago de la jaro po unu nomo koneksa al kampara ekonomio. Ĉiu dekadio portis nomon de agrokultura ilo, ĉiu kvintidio portis nomon de animalo, kaj ĉiuj apartaj tagoj portis nomon botanikan.

Monatoj Aŭtunaj redakti

Vendemiero, Brumero, Frimero:

 
Vendemiero
(22 septembro – 21 oktobro)
1 22 sep Uvo
2 23 sep Safrano
3 24 sep Kaŝtano
4 25 sep Kolĥikumo
5 26 sep Ĉevalo
6 27 sep Balzaminaco
7 28 sep Karoto
8 29 sep Amaranto
9 30 sep Pastinako
10 1 okt Kuvo
11 2 okt Terpomo
12 3 okt Helikrizo
13 4 okt Potirono
14 5 okt Rezedo
15 6 okt Azeno
16 7 okt Mirabiliso
17 8 okt Kukurbo
18 9 okt Fagopirumo
19 10 okt Sunfloro
20 11 okt Vinpremilo
21 12 okt Kanabo
22 13 okt Persiko
23 14 okt Rapo
24 15 okt Amariliso
25 16 okt Bovo
26 17 okt Melongeno
27 18 okt Kapsiketo
28 19 okt Tomato
29 20 okt Hordeo
30 21 okt Barelo
 
Brumero
(22 oktobro – 20 novembro)
1 22 okt Pomo
2 23 okt Celerio
3 24 okt Piro
4 25 okt Ruĝa beto
5 26 okt Ansero
6 27 okt Heliotropo
7 28 okt Figo
8 29 okt Skorzonero
9 30 okt Sorpujo
10 31 okt Plugilo
11 1 nov Tragopogono
12 2 nov Trapo
13 3 nov Terpiro
14 4 nov Brusela cikorio
15 5 nov Meleagro
16 6 nov Sukerradiko
17 7 nov Akvokreso
18 8 nov Plumbago
19 9 nov Granato
20 10 nov Erpilo
21 11 nov Bakĥariso
22 12 nov Azarolo
23 13 nov Tinktorumo
24 14 nov Oranĝo
25 15 nov Fazano
26 16 nov Pistako
27 17 nov Tubera latiro
28 18 nov Cidonipiro
29 19 nov Sorbuso
30 20 nov Rulilo
 
Frimero
(21 novembro – 20 decembro)
1 21 nov Fiteŭmo
2 22 nov Furaĝbeto
3 23 nov Cikorio
4 24 nov Mespilgranato
5 25 nov Porko
6 26 nov Valeriano
7 27 nov Florbrasiko
8 28 nov Mielo
9 29 nov Junipero
10 30 nov Pioĉo
11 1 dec Vakso
12 2 dec Kreno
13 3 dec Cedro
14 4 dec Abio
15 5 dec Kapreolo
16 6 dec Ulekso
17 7 dec Cipreso
18 8 dec Hedero
19 9 dec Junipero sabina
20 10 dec Pikpioĉo
21 11 dec Sukeracero
22 12 dec Eriko
23 13 dec Kano
24 14 dec Rumekso
25 15 dec Grilo
26 16 dec Pinsemo
27 17 dec Korko
28 18 dec Trufo
29 19 dec Olivo
30 20 dec Ŝovelilo

Monatoj vintraj redakti

Nivozo, Pluviozo, Ventozo:



 
Nivozo
(21 decembro – 19 januaro)
1 21 dec Torfo
2 22 dec Asfalta karbo
3 23 dec Bitumo
4 24 dec Sulfuro
5 25 dec Hundo
6 26 dec Lafo
7 27 dec Humo
8 28 dec Stala sterko
9 29 dec Kalia nitrato
10 30 dec Draŝilo
11 31 dec Plutonita granito
12 1 jan Argilo
13 2 jan Ardezo
14 3 jan Grejso
15 4 jan Kuniklo
16 5 jan Siliko
17 6 jan Marno
18 7 jan Kalkoŝtono
19 8 jan Marmoro
20 9 jan Ventola kribrilo
21 10 jan Gipsoŝtono
22 11 jan Salo
23 12 jan Fero
24 13 jan Kupro
25 14 jan Kato
26 15 jan Stano
27 16 jan Plumbo
28 17 jan Zinko
29 18 jan Hidrargo
30 19 jan Kribrilo
 
Pluviozo
(20 januaro – 18 februaro)
1 20 jan Dafno
2 21 jan Musko
3 22 jan Pika rusko
4 23 jan Galantuso
5 24 jan Taŭro
6 25 jan Laŭroviburno
7 26 jan Fomeso
8 27 jan Mezereo
9 28 jan Poplo
10 29 jan Hakilo
11 30 jan Heleboro
12 31 jan Brokolo
13 1 feb Laŭro
14 2 feb Avelarbusto
15 3 feb Bovino
16 4 feb Bukso
17 5 feb Likeno
18 6 feb Taksuso
19 7 feb Pulmonario
20 8 feb Serpeto
21 9 feb Tlaspio
22 10 feb Dafno gnidiumo
23 11 feb Elitrigio
24 12 feb Birdeta poligono
25 13 feb Leporo
26 14 feb Vajdo
27 15 feb Avelarbo
28 16 feb Ciklameno
29 17 feb Kelidonio
30 18 feb Sledo
 
Ventozo
(19 februaro – 20 marto)
1 19 feb Tusilago
2 20 feb Kornuso
3 21 feb Bukedo
4 22 feb Ligustro
5 23 feb Virkapro
6 24 feb Asarumo
7 25 feb Alaterno
8 26 feb Violo
9 27 feb Kapra saliko
10 28 feb Ŝpato
11 1 mar Narciso
12 2 mar Ulmo
13 3 mar Fumario
14 4 mar Erisimumo
15 5 mar Kapro
16 6 mar Spinaco
17 7 mar Doronicum
18 8 mar Anagalo
19 9 mar Cerefolio
20 10 mar Ĝardena ŝnuro
21 11 mar Mandragoro
22 12 mar Petroselo
23 13 mar Kokleario
24 14 mar Lekanteto
25 15 mar Tinuso
26 16 mar Taraksako
27 17 mar Anemono
28 18 mar Adianto
29 19 mar Frakseno
30 20 mar Plantilo

Monatoj Printempaj redakti

Ĝerminalo, Florealo, Prerialo:



 
Ĝerminalo
(21 marto – 19 aprilo)
1 21 mar Primolo
2 22 mar Platano
3 23 mar Asparago
4 24 mar Tulipo
5 25 mar Kokino
6 26 mar Folibeto
7 27 mar Betulo
8 28 mar Jonkvilo
9 29 mar Alno
10 30 mar Kovilo
11 31 mar Vinko
12 1 apr Karpeno
13 2 apr Morkelo
14 3 apr Eŭropa fago
15 4 apr Abelo
16 5 apr Laktuko
17 6 apr Lariko
18 7 apr Apio
19 8 apr Rafano
20 9 apr Abelujo
21 10 apr Judasarbo
22 11 apr Roma laktuko
23 12 apr Hipokastano
24 13 apr Eruko
25 14 apr Kolombo
26 15 apr Lilako
27 16 apr Anemono
28 17 apr Violeto
29 18 apr Mirtelo
30 19 apr Greftilo
 
Florealo
(20 aprilo – 19 majo)
1 20 apr Rozo
2 21 apr Kverko
3 22 apr Filiko
4 23 apr Kratago
5 24 apr Najtingalo
6 25 apr Akvilegio
7 26 apr Konvalo
8 27 apr Ĉampinjono
9 28 apr Hiacinto
10 29 apr Rastilo
11 30 apr Rabarbo
12 1 maj Esparto
13 2 maj Erisimumo flava
14 3 maj Lonicero
15 4 maj Silkraŭpo
16 5 maj Simfito
17 6 maj Eta sangvisorbo
18 7 maj Orkorbo
19 8 maj Atriplo
20 9 maj Rastro
21 10 maj Armerio
22 11 maj Fritilario
23 12 maj Borago
24 13 maj Valeriano
25 14 maj Karpo
26 15 maj Evonimo
27 16 maj Ŝenoprazo
28 17 maj Ankuzo
29 18 maj Blanka sinapo
30 19 maj Paŝtilo
 
Prerialo
(20 majo – 18 junio)
1 20 maj Luzerno
2 21 maj Hemerokalo
3 22 maj Trifolio
4 23 maj Angeliko
5 24 maj Anaso
6 25 maj Citronmeliso
7 26 maj Arhenaterumo
8 27 maj Turbana lilio
9 28 maj Timuso serpiluma
10 29 maj Falĉilo
11 30 maj Frago
12 31 maj Betoniko
13 1 jun Pizo
14 2 jun Robinio
15 3 jun Koturno
16 4 jun Dianto
17 5 jun Sambuko
18 6 jun Papavo
19 7 jun Tilio
20 8 jun Forkego
21 9 jun Cejano
22 10 jun Kamomilo
23 11 jun Lonicero
24 12 jun Galio
25 13 jun Tinko
26 14 jun Jasmeno
27 15 jun Verbeno
28 16 jun Timiano
29 17 jun Peonio
30 18 jun Ĉaro

Monatoj Someraj redakti

Mesidoro, Termidoro, Fruktidoro:

 
Mesidoro
(19 junio – 18 julio)
1 19 jun Sekalo
2 20 jun Aveno
3 21 jun Cepo
4 22 jun Veroniko
5 23 jun Mulo
6 24 jun Rosmareno
7 25 jun Kukumo
8 26 jun Ŝaloto
9 27 jun Absinto
10 28 jun Falĉileto
11 29 jun Koriandro
12 30 jun Artiŝoko
13 1 jul Erisimumo ĥeirio
14 2 jul Lavendo
15 3 jul Ĉamo
16 4 jul Tabako
17 5 jul Ruĝa ribo
18 6 jul Latiro
19 7 jul Ĉerizo
20 8 jul Parko
21 9 jul Mento
22 10 jul Kumino
23 11 jul Fazeolo
24 12 jul Alkaneto
25 13 jul Numido
26 14 jul Salvio
27 15 jul Ajlo
28 16 jul Vicio
29 17 jul Tritiko
30 18 jul Ŝalmo
 
Termidoro
(19 julio – 17 aŭgusto)
1 19 jul Spelto
2 20 jul Verbasko
3 21 jul Melono
4 22 jul Lolio
5 23 jul Virŝafo
6 24 jul Ekvizeto
7 25 jul Artemizio
8 26 jul Kartamo
9 27 jul Rubuso
10 28 jul Akvumilo
11 29 jul Poaco
12 30 jul Salikornio
13 31 jul Abrikoto
14 1 aŭg Bazilio
15 2 aŭg Ŝafino
16 3 aŭg Alteo
17 4 aŭg Lino
18 5 aŭg Migdalo
19 6 aŭg Genciano
20 7 aŭg Kluzo
21 8 aŭg Karlino
22 9 aŭg Kaparo spinosa
23 10 aŭg Lento
24 11 aŭg Inulo
25 12 aŭg Lutro
26 13 aŭg Mirto
27 14 aŭg Kanolo
28 15 aŭg Lupeno
29 16 aŭg Kotono
30 17 aŭg Muelejo
 
Fruktidoro
(18 aŭgusto – 16 septembro)
1 18 aŭg Pruno
2 19 aŭg Milio
3 20 aŭg Bazidiomiceto
4 21 aŭg Ordinara hordeo
5 22 aŭg Salmo
6 23 aŭg Tuberoso
7 24 aŭg Hordeo
8 25 aŭg Asklepiaso siriaka
9 26 aŭg Glicirizo
10 27 aŭg Eskalo
11 28 aŭg Akvomelono
12 29 aŭg Fenkolo
13 30 aŭg Berberiso
14 31 aŭg Juglando
15 1 sep Truto
16 2 sep Citrono
17 3 sep Dipsako
18 4 sep Ramno
19 5 sep Kalendulo
20 6 sep Dorsa korbo
21 7 sep Hundorozo
22 8 sep Avelo
23 9 sep Lupolo
24 10 sep Sorgo
25 11 sep Kankro
26 12 sep Bigarado
27 13 sep Solidago
28 14 sep Maizo
29 15 sep Ronda kaŝtano
30 16 sep Korbo

Filozofie la riproĉoj foras redakti

La Respublika Kalendaro kreiĝis de poetisto. Tiuj, kiuj deziras forĵeti ĝin, nur rigardas ĝin materie. Trofrancocentra, maluniversala pro la sezonaj finaĵoj. Eĉ kiam oni tradukas alilingve oni rapide vidigas skeleton. Kontraŭe al la misdiroj multe da homoj daŭre uzas la respublikan kalendaron. La Respublika Kalendaro ne plu uziĝas de ŝtatoj, sed ĝi plu vivas en la koro de miloj da Respublikanoj tra la mondo.

Filozofie kaj Revolucie, la Respublika Kalendaro klarigas al homoj la politikan programon ĝis la feliĉa tempo, kiam homaro vivos Liberece, Egalrajtece k Fratece.

Ĝi komencas ĵus kiam autuno estas. Tio simbolas la tempojn post la apero de homoj. Tiuj estas malfortaj fronte al tiom pli armilohavaj bestoj. Estas la tempo kiam poiome ili eltrovas la ilojn, por plibonigi iliajn vivojn kaj protektiĝi.

Tuj poste vintras. Kelkaj homoj perforte premas la homaron. Ili mortigas kiam deziras, ili eltrovas la diojn por plibone trudi iliajn fileĝojn kaj tirani la kontraŭulojn. Samtempe ili kreis popolojn, naciojn kaj kapitalismon.

Altempas printempo. Homoj pli kaj pli instruiĝas, pripensas. Homoj ekpensas pri feliĉa tempo. Ili kreas Respublikon. Ili administras de asembleoj. Ili celas vivi. La tiranoj, la reĝoj, la diktatoroj venkiĝas de popoloj.

Fine la somero varmigas kaj nutras la novan tempon. La homaro grenrikoltas, uzas la sunenergion kaj nutras de la fruktoj, kiujn ĝia laboro ofertas.

Kiam oni komprenas tiel la Respublika kalendaro, oni ne plu forĵetas ĝin pro sezoneco.

La altagiĝo eblas redakti

La skemo de la respublika kalendaro estas :

12 monatoj kaj 5 aŭ 6 kromtagoj. Pro la revolucia vojo, la nomoj de monatoj estas : Vinrikolterao, Brumerao, Prujnerao, Neĝomuzo, Pluvomuzo, Ventomuzo, Ĝermovalo, Florovalo, Herbaĵovalo, Grejnrikoltoro, Varmoro, Fruktoro k Senkulotulfestoj.

Ĉiu monatoj enhavas 30 tagojn kaj dividiĝas po 3 grupoj de dek tagoj. Ĉiu tago memorigas pri vegetaĵo, mineralo, besto por la kvina tago de la tagdeko, kaj ilo por la lasta tago de la tagdeko. Estas tiuj informoj, kiujn oni povas adapti al la loko, al la kulturo. Sciante ke neniam estos nomo de konatulo aŭ difestoj. Tiu kalendaro nepre estas laika.

Influo de la kalendaro redakti

Vortoj el la kalendaro aperas plurloke:

Literaturo redakti

  • Emanuelo Arbaro, «Artefarita kalendaro: La franca revolucia kalendaro», Umujo 7 (januaro 2018), p. 3-5 (legu rete).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti