Ligustro
Ligustro (latine: Ligustrum) estas genro el Oleacoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn de arbedoj. La tipa specio estas Ligustrum vulgare.
Ligustro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ligustroj estas arbustoj aŭ malgrandaj arboj falfoliaj aŭ havantaj foliaron pli-malpli daŭran. La specioj originas preskaŭ eksluzive en la Malnova Mondo: plej multaj indiĝenas en Orienta Azio, dum kelkaj havas sian originon en Eŭropo, Afriko kaj Aŭstralazio. Nur ligustro ordinara (Ligustrum vulgare) estas indiĝena en Eŭropo. Iuj specioj, plejparte originaj el Japanio kaj Ĉinio, estas uzataj en hortikulturo kiel ornamaj plantoj kaj por krei heĝojn.
En iuj partoj de la mondo kie ili ne estas indiĝenaj, specioj de ligustro iĝis invadaj vepraĵoj, forigante la indiĝenajn speciojn el naturaj areoj. Tio estas aparta problemo en Nordameriko, kie ne ekzistas indiĝenaj specioj ligustraj.[1]
Specioj
redaktiLaŭ The Plant List:
- Ligustrum angustum B.M.Miao
- Ligustrum australianum F.Muell - ligustro aŭstralia
- Ligustrum compactum (Wall. ex G.Don) Hook.f. & Thomson ex Brandis, indiĝena en Barato, Nepalo, Butano kaj Ĉinio
- Ligustrum confusum Decne, indiĝena en Barato, Nepalo, Butano, Bangladeŝo, Birmo, Vjetnamio, Tajlando kaj Ĉinio
- Ligustrum cumingianum Decne
- Ligustrum delavayanum Har., indiĝena en sud-okcidenta Ĉinio, Birmo
- Ligustrum expansum Rehder, indiĝena en Ĉinio
- Ligustrum gamblei Ramamoorthy
- Ligustrum glomeratum Blume, indiĝena en Tajlando, Malajzio
- Ligustrum gracile Rehder, indiĝena en Ĉinio
- Ligustrum henryi Hemsl., indiĝena en meza Ĉinio
- Ligustrum ibota Siebold, indiĝena en Japanio kaj Koreio
- Ligustrum japonicum Thunb., ligustro japana, ligustro teksasa (Syn. Ligustrum texanum), indiĝena en Japanio kaj Koreio
- Ligustrum leucanthum (S.Moore) P.S.Green, indiĝena en Ĉinio
- Ligustrum lianum P.S.Hsu, indiĝena en Ĉinio
- Ligustrum lindleyi (Wall. ex G.Don) P.S.Green
- Ligustrum liukiuense Koidz., indiĝena en Tajvano, Rjukju-Insuloj de Japanio
- Ligustrum lucidum W.T.Aiton - ĉina ligustro, indiĝena en Ĉinio, Japanio, Koreio
- Ligustrum micranthum Zucc.
- Ligustrum morrisonense Kaneh. & Sasaki, indiĝena en Tajvano
- Ligustrum myrsinites Decne.
- Ligustrum nepalense Wall. - nepala ligustro
- Ligustrum novoguineense Lingelsh.
- Ligustrum obovatilimbum B.M.Miao, indiĝena en Ĉinio
- Ligustrum obtusifolium Siebold & Zucc., indiĝena en orienta Azio
- Ligustrum ovalifolium Hassk.– ligustro ovalfolia, indiĝena en Japanio kaj Koreio
- Ligustrum perrottetii A.DC.
- Ligustrum pricei Hayata, indiĝena en Tajvano
- Ligustrum punctifolium M.C.Chang
- Ligustrum quihoui Carrière, indiĝena en Ĉinio kaj Koreio
- Ligustrum retusum Merr., indiĝena en Ĉinio
- Ligustrum robustum (Roxb.) Blume, indiĝena en Barato, Bangladeŝo, Srilanko, Kamboĝo, Birmo, Tajlando, Vjetnamio, Sumatro kaj Ĉinio
- Ligustrum sempervirens (Franch.) Lingelsh., indiĝena en okcidenta Ĉinio
- Ligustrum sinense Lour. – ligustro ĉino, indiĝena en Ĉinio, Tajvano, Laoso kaj Vjetnamio
- Ligustrum stenophyllum Quisumb. & Merr.
- Ligustrum strongylophyllum Hemsl., indiĝena en meza Ĉinio
- Ligustrum tamakii Hatus.
- Ligustrum tenuipes M.C.Chang (Chine)
- Ligustrum tschonoskii Decne., indiĝena en Japanio, Kurilaj Insuloj, Saĥaleno
- Ligustrum undulatum Blume
- Ligustrum vulgare L.– Ligustro ordinara, indiĝena en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Maroko
- Ligustrum xingrenense D.J.Liu, indiĝena en Ĉinio