Kreno

multjara planto
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kreno
Armoracia rusticana.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Armoracio Armoracia
Armoracia rusticana
P.G. Gaertn., B. Mey. & Scherb
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kreno (Armoracia rusticana, antaŭe Cochlearia armoracia) estas multjara planto, botanike apartenanta al la brasikacoj (Brassicaceae). Ĝi kreskas ĝis 150 centimetrojn alte kaj estas kultivata precipe por sia granda, blanka radiko, kvankam ankaŭ la folioj estas manĝeblaj.

EtimologioRedakti

La scienca (latina) nomo Armoracia havas keltan devenon (ar = proksime, more = maro). Armorica estis kelta nomo de la hodiaŭa Bretonio, rusticanus = vilaĝa. La Esperanta nomo venas el la rusa (хрен).

Kuraca efikoRedakti

La radiko estas uzata kiel spicaĵo kaj delonge oni konsideras ĝin kuraca planto. Jam Plinio la Maljuna skribis pri ĝia bona influo al la cerbo. Plej grava ĝi estas vintre kaj printempe, kiam mankas la vitaminoj. La radiko enhavas pli ol 100 mg da vitamino C en 100 g, provitaminon A, vitaminojn el la grupo B, fitoncidojn kun antibakteriaj influoj, multe da kalio, kalcio, magnezio, akran silicon, sukerojn kaj aliajn substancojn. La popola medicino aplikas krenon kontraŭ daŭraj inflamoj, inflamoj de urinveziko kaj renoj. Raspita kreno kun sukero aŭ mielo estas popola medikamento kontraŭ raŭkado. Freŝajn krenajn radikojn oni kolektas printempe (marto-majo) aŭ aŭtune (septembro-oktobro). Plej bone estas uzi ĝin freŝan. Ĝi stimulas stomakan kaj intestan agadojn (tre taŭga al malfacile digesteblaj manĝaĵoj!) kaj influas urinige. Pro alta enhavo de vitamino C (askorba acido) ĝi estas rekomendata precipe printempe, kiam tiu vitamino mankas. Kreno bone influas kontraŭ reŭmataj malsanoj (deekstere, krenaj kompresoj).[1]

KuirartoRedakti

En la kuirejo oni aldonas freŝe raspitan krenon al kuiritaj manĝaĵoj, en majonezojn, saŭcojn kaj supojn, en panŝmiraĵojn. Tre ŝatata estas miksaĵo de raspitaj pomoj kaj kreno. Platajn kren-tranĉaĵojn oni aldonas al konservitaj legomoj.[1]

Por molekula biologio, la krena enzimo peroksidazo utilas por imunologia kaj neŭrologia esploradoj.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014