Taraksako

genro de plantoj

Taraksakojleontodoj estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum) el asteracoj, kun longa pivotradiko, kun rozeto el elbazaj, runcinetaj folioj, kun rondformaj, kavaj, senfoliaj pedunkloj. Tiuj pedunkloj portas unuopan, grandan, flavan kapitulon. La semoj havas simple harformajn semhavojn kaj ili estas bekhavaj. Ĝi estas tre ofta ĝena trudherbo, en kelkaj landoj uzata kiel salato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Taraksako
Fruktanta taraksako
Fruktanta taraksako
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Tribo: Cikoriedoj Cichorieae
Genro: Taraksako Taraxacum
Cass.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Klasifikado

redakti

Tiu holarktisa genro estas taksonomie komplika, kaj iuj botanikistoj subdividas la grupon en proksimume 34 makrospeciojn, kaj ĉirkaŭ 2000 mikrospeciojn [1] . Proksimume 235 apomiksaj kaj poliploidaj mikrospecioj estis registritaj en Britujo kaj Irlando [2]. Iuj botanikistoj havas alian opinion kaj nur akceptas totalon de ĉirkaŭ 60 specioj [1].

Elektitaj specioj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Richards, A.J. (1970). Eutriploid facultative agamospermy in Taraxacum. New Phytologist. 69(3): 761–774 plate.
  2. Richards, A.J.. (1997) Dandelions of Great Britain and Ireland (Handbooks for Field Identification). BSBI Publications, p. 330. ISBN 978-0901158253.
  3. Flora of North America

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti