Ramno
La ramno (Rhamnus) estas genro (aŭ du genroj, se oni rigardu apartan genron Frangula) de ĉirkaŭ 100 specioj de arbustoj, arbedoj kaj malgrandaj arboj inter 1 kaj 10 metroj je alto en familio ramnacoj. Plejparto de anoj de la genro kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko. Kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj.
Ramno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rhamnus frangula
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
ĉirkaŭ 100 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
En la genro ekzistas kaj falfoliaj, kaj ĉiamverdaj plantoj. La folioj estas simplaj, ĉirkaŭ 3-15 cm longaj, aranĝitaj aŭ laŭvice, aŭ popare. Plimulto de ramnoj havas tiun distinktan karakterizaĵon, ke la vejnoj kurviĝas al la ekstremaĵo de la folio. La fruktoj estas malhel-bluaj beroj. Ramnoj estas kutima manĝaĵo por larvoj de multaj Lepidopteroj.
Klasado
redaktiLa genro dividiĝas je du subĝneroj, kiujn iuj eĉ rigardas apartaj genroj.
- Subgenro Rhamnus: floroj kun kvar koroloj, butonoj kun butonaj skvamoj, folioj aŭ poparaj aŭ laŭvicaj, branĉoj kun dornoj. Specioj estas:
- Rhamnus alaternus – Itala ramno
- Rhamnus alnifolia – Fragilfolia ramno
- Rhamnus arguta – Denta ramno
- Rhamnus cathartica – Puriganta ramno (syn. R. catharticus)
- Rhamnus crocea – Ruĝbera ramno (ssp. crocea), Ileks-folia Ramno (ssp. pilosa)
- Rhamnus davurica – Dahura ramno
- Rhamnus diffusus
- Rhamnus globosa – Lokao
- Rhamnus ilicifolia – Ileks-folia reĝbero
- Rhamnus japonica – Japana ramno
- Rhamnus lanceolata – Lancfolia ramno
- Rhamnus libanotica
- Rhamnus lycioides
- Rhamnus petiolaris
- Rhamnus pirifolia – Insula ruĝbera ramno
- Rhamnus prinoides – Brilfolia ramno
- Rhamnus saxatilis – Roka ramno, Avignona ramno, Avignona bero (syn. R. infectoria, R. infectorius)
- Rhamnus serrata – Segilfolia ramno
- Rhamnus smithii – Ramno de Smith
- Rhamnus staddo – Staddo (syn. R. rhodesicus)
- Rhamnus tinctoria - Ramno de Dyer (syn. R. saxatilis ssp. tinctorius)
- Rhamnus utilis – Ĉina ramno
- Subgenro Frangula: floroj kun kvin koroloj, butonoj sen skvamoj, folioj ĉiam laŭvicaj, branĉoj sen dornoj. Specioj estas:
- Rhamnus betulaefolia (Frangula betulifolia) – Betul-folia ramno
- Rhamnus californica (Frangula californica) – Kalifornia ramno, Kafe-bero
- Rhamnus caroliniana (Frangula caroliniana) – Karolina ramno, India Ĉerizo (syn. R. carolinianus)
- Rhamnus frangula (Frangula alnus) – Frangolo, Fragila ramno, Rompanta ramno, Nigra Hunda Arbo
- Rhamnus glandulosa - Sanguinho
- Rhamnus latifolia (Frangula azorica)
- Rhamnus purshiana (Frangula purshiana) – Cascara (syn. R. purshianus)
- Rhamnus rubra (Frangula rubra) – Ruĝa ramno
- Rhamnus sphaerosperma (Frangula sphaerosperma) – Uest-India ramno