La Kapitola Lupino (itale: Lupa Capitolina) estas bronza skulptaĵo ekspozicita en la Kapitola Muzeo en Campidolio sur la Kapitola Monteto en Romo. La skulptaĵo estas la simbolo de la urbo Romo kaj estas ekspoziciita en la muzeo ekde 1473. Dum jaroj oni asertis, ke la skulptaĵo apartenas al etruska arto, sed datado pri karbono-14 farita en 2012 montris, ke la skulptaĵo verŝajne estis kreita inter 1021 kaj 1153 [1].

La etruska skulptaĵo de la Kapitola lupino mamnutranta la ĝemelojn Romulo kaj Remo. La ĝemeloj estis verŝajne aldonitaj dum la 15-a jarcento fare de la skulptisto Antonio del Pollaiolo.

Priskribo redakti

Laŭ la tradicio de la fondo de Romo, Numitor, la laŭleĝa reĝo de la latina grandurbo Alba Longa, kiu estis la avo de Romulo kaj Remo, estis senpovigita fare de sia frato Amulius kiu kaptis la potencon sur Alba. Amulius tiam devigis Rhea Silvia iĝi Vestala virgulino, tiel malhelpante ŝin alporti laŭleĝajn heredantojn al Numitor kaj al la trono. Malgraŭ tio, ŝi gravediĝis, ĉe la fino de kiu Reao naskis la ĝemelojn Remo kaj Romulo. Kiam la ĝemeloj naskiĝis, Amulius ordonis, ke Reao estu entombigita vivanta (la tradicia puno por la pastrino Vestala kiu perdis ŝian virgecon) kaj devigis unu el siaj servistoj mortigi la ĝemelojn kaj ĵeti ilin en la Tiberon riveron. La servisto ne mortigis la ĝemelojn, sed lasis ilin flosi sur la Tibero, kaj sekve al la rivero Tiberinus, kiu kondukis ilin sekure al Karikfikuso. Tie ili estis trovitaj de lupino, kiu kreskigis kaj mamnutris ilin.

Kronologio redakti

Ĝis julio 2008 estis akceptite ke la skulptaĵo de la lupino estis kreita (laŭ ĝia arta stilo) inter 480-500 a.K., kaj tio, surbaze de la skribaĵoj de Cicerono de la 1-a jarcento priskribanta skulptaĵon de lupino kies dekstra kruro estis frapita fare de fulmo. En 2008 estis anoncite ke testo de radiokarbona datado, montras ke la skulptaĵo estis kreita en la 13-a jarcento, kaj la ĝemeloj estis aldonitaj fine de la 15-a jarcento. Laŭ ĉi tiu studo, kaj alia studo laŭ kiu la skulptaĵo estis kreita per fandado de vakso kaj la difekto en la lupina kruro originis de la gisa metodo kaj ne de fulmofrapo, estas konsentita ke la skulptaĵo de la Kapitola lupino ekspoziciita en la muzeo ne estas la skulptaĵo kiun Cicerono aludis [2]. Alia datado uzante karbono-14 efektivigita en 2012, taksis la periodon en kiu la skulptaĵo estis kreita inter la jaroj 1021 kaj 1153.[3]

La dimensioj de la skulptaĵo estas 75 cm alta kaj 114 cm longa.

Simboleco redakti

Iu tia skulptaĵo estis ekspoziciita en la Laterana Palaco ekde la mezo de la 9-a jarcento, kaj estas menciita en skribaĵoj de la 10-a jarcento kiel "Patrino de Romo". La skulptaĵo estas menciita en aliaj skribaĵoj ĝis la 15-a jarcento kiel skulptaĵo ekspoziciita en la tribunalo de la grandurbo aŭ en la loko de la ekzekutado simbolanta la grandurbon. La skulptaĵo estis transdonita en 1473 al la Kapitola Muzeo en la Campidolio laŭ ordono de papo Siksto la 4-a.

La skulptaĵo estis precipe amata de Benito Mussolini, la reganto de Faŝisma Italio, kiu vidis sin kiel la konstruanto de la "Nova Romo". Kiel parto de liaj provoj plifortigi la rilatojn de Italio kun Usono, li sendis plurajn kopiojn de la skulptaĵo al diversaj grandurboj, inkluzive de Cincinnati, Ohio en 1929. En 1931, alia skulptaĵo estis sendita al la urbo Romo en la subŝtato Georgio (kaj sekve estis kaŝita dum la Dua Mondmilito pro timo esti difektita). Tria skulptaĵo estis sendita al Novjorko.

Referencoj redakti

  1. Lorenzi, Rossella. "Rome Icon Actually Younger Than the City". Seeker. 25 June, 2012
  2. "Famed Roman statue 'not ancient'". BBC News. 10a de Julio, 2008
  3. Lorenzi

Eksteraj ligiloj redakti