Roma monarkio

(Alidirektita el Reĝo de Romo)

La Roma monarkio (tempo de la Romaj reĝoj) estis la tempo de antikva Romo antaŭ la Roma respubliko, laŭtradicie inter la datoj 753 a.K. (fondiĝo de Romo) kaj 509 a.K. (revolucio kaj komenco de la respubliko).

La tradicio asertas ke regis laŭvice sep reĝoj:

Regis reĝo, kiu havis almenaŭ teorie absolutajn povojn. Sed ekzistis (teorie nur konsila) asembleo de familiestroj, la Roma senato, kaj la reĝo verŝajne nur malfacile povis kontraŭi la konsilojn de tiu. Krome ekzistis la kuriaj komicioj, popola asembleo kun rajtoj pri testamentoj kaj adoptoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 9 - 16