La Sunŝtono (hispane Piedra del Sol) estas monolita disko el bazalto de olivino kun aludaj skribaĵoj al la azteka kosmogonio kaj la sunaj kultoj, populare nomita Azteka kalendaro tial ke ĝi havas la Kalkulon de la Tagoj, de la Eraoj kaj kalendarajn aspektojn, kie interpretoj de la rolo kaj signifo de tiu ĉi monolito diferencas inter specialistoj depost ĝia remalkovro en la 18-a jarcento.[1] Eble estis platformo por batalo de gladiadoroj,[2] verŝajne implikita en la azteka festivalo Tlacaxipehualiztli. Ĝi havas diametron de 3,60 metroj, estas 122 cm dika kaj pezas pli ol 24 tunojn.[3]

Sunŝtono ekspoziciita en la Nacia Muzeo de Antropologio.

Ene de ĉi tiu monolito estas priskribitaj la movoj de la steloj kaj iuj cikloj en kiuj la monatoj daŭris dudek tagojn, la jaroj dek ok monatojn kaj jarcentoj 52 jarojn, kiuj estis renovigitaj.[4]

La skulptaĵo havas stabilan staton de konservado, tamen ĝia originala koloro perdiĝis pro jarcentoj da subĉiela ekspozicio. Krome, la centra parto estas damaĝita de multoblaj impaktoj de kugloj kiuj malbeligis la centran vizaĝon.

Referencoj redakti

  1. Matos Moctezuma, Eduardo. (1993) Reflexiones en el tiempo. México: UNAM, p. 107. ISBN 9683628672.
  2. Matos Moctezuma, Eduardo. "La Piedra del Sol o Calendario Azteca", en Matos Moctezuma, Eduardo. (2012) Escultura Monumental Mexica. México: Fondo de Cultura Económica. ISBN 978607160932.
  3. Hallazgos en el Calendario Azteca (hispane). Sitio web del INAH (10 de marto de 2009). Arkivita el la originalo je 2017-05-03. Alirita 29 de januaro de 2015. “El rostro ubicado en el centro de la escultura, podría corresponder a la deidad mexica Tonatiuhi. El monolito labrado hace más de 500 años, es la pieza arqueológica más representativa y emblemática de dicha cultura descubierta hasta la fecha. Lo anterior fue señalado por Felipe Solís Olguín, director del Museo de Antropología, durante su participación en el ciclo de conferencias “Los códices y los dioses” organizado por el Instituto Nacional de Antropología e Historia (INAH) y con el que se celebra el 120 aniversario de la Biblioteca Nacional de Antropología e Historia.”.
  4. La leyenda de los cromos, Museo Soumaya, segunda edición.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Piedra del Sol en la hispana Vikipedio.