Marko Lepido

(Alidirektita el Lepido)

Marko Lepido, Marko Emilio Lepido kaj ofte plej simple Lepido (en latino, Marcus Aemilius M. f. Q. n. Lepidus) estis romia patricio kiu estis parto de la Dua triumviraro kun Gaius Julius Caesar Octavianus (la estonta Aŭgusto Cezaro) kaj Marko Antonio, kaj la lasta Pontifex Maximus de la Romia Respubliko. Lepido estis estinta forta aliancano de Julio Cezaro.

Marko Lepido
Persona informo
M.Aemilius M.f.Q.n. Lepidus
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en Circeii
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Aemilii Lepidi vd
Patro Marcus Aemilius Lepidus vd
Patrino Appuleia vd
Gefratoj Lucius Aemilius Lepidus Paullus • Lucius Cornelius Scipio Asiaticus Aemilianus • Aemilius Regilus vd
Edz(in)o Junia Secunda vd
Infanoj Lepidus the Younger • Quintus Aemilius Lepidus • Aemilia Lepida vd
Profesio
Okupo Romia politikisto • Ancient Roman military personnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la 1-a jarcento a.K. Lia patro, konsulo de la jaro 78 a.K., nomiĝis same kiel li, Marko Emilio Lepido — io tre ofta en Romo — kaj esti forminta parton de ribelo kontraŭ la Respubliko pro kio li estis murdita. Ankaŭ el la patrina familio, nome Apuleja, estas antaŭajoj de ribelo. Li mortis fine de la jaro 13 a.K. aŭ komence de la 12 a.K.

Lia frato Lucio Emilio Lepido Paŭlo estis konsulo en la jaro 50 a.K.