Krankinduktoro estas mana induktilo por estigi kurenton. Ofte oni uzis ĝin en la komencaj jaroj de la telefonado, baldaŭe en la kampaj kaj riparistaj telefonoj.

Krankinduktila telefono. La skeleto estas magnetoj de la krankinduktilo.

Konsistaĵoj:

1 permanenta(j) magneto(j)

La redimento kreskiĝas pere de pliaj magnetoj. Ĝenerale estas 3-6 U-formaj magnetoj.

2 molferoj

Finoj de la magnetoj estas longigitaj per molferoj por teknikaj kialoj

3 bobeno

Oni faras ĝin el lakokovrita, maldika kupra drato.

4 dentoradoj Oni turnas la tenilojn sekunde po 3 (=3 Hz). La dentoradoj faras la turnadon en proporcio 1:5, tial la rezulto estas proksimume 15 Hz kaj 90-120 Voltoj. Tio estas konvena al la telefonotelefoncentralo.

5 kontaktiloj

En baza stato la kontaktiloj fuŝkontaktas la bobenon. Se alvenas tintilado, tio preteriras la bobenon kaj rekte trapasas la tintilon. Se oni ekturnas la krankon, la kontaktiloj tuj disiĝas, la induktoro estas funkcipova.

6 kranko

Simpla tenileto, kaze de fiksaj telefonoj la kranko estas fiksa, kaze de kampaj aŭ riparistaj telefonoj estas formunteblaj aŭ enfaldeblaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.