VokocentroTelefonvokocentro estas oficejo kie oni ĉefe traktas telefonvokojn faritajn de klientoj aŭ aliaj personoj. Ĝenerale vokocentro povas trakti multe da telefonvokoj. Tio estas farata per uzo de komputiloj. Laboristoj en vokocentro provizas helpservon por organizaĵo aŭ firmao kiu vendi varojn kaj/aŭ servojn, traktas retmesaĝojn, faksmesaĝojn kaj respondas per tujmesaĝiloj. Ili ankaŭ faras aliajn ĉiutagajn taskojn.

Neprofitcelaj organizaĵoj kaj registaroj ankaŭ funkciigas vokocentrojn por kialoj, kiuj koincidas aŭ kunlaboras kun policaj vokocentroj por trakti krimajn krizajn situaciojn ktp.

Barato kaj Filipinoj estas du nacioj famaj por sia vokocentra industrio, kiu estas parto de kelkmiliarddolara (usonaj dolaroj) industrio por Eksternigo de Negocaj Aferoj (ENA) (Business Process Outsourcing, BPO).

En Ŝanhaja Voko-Centro lernas Esperanton oficistinoj, kiuj laboras telefone por doni diversajn informojn al alilandanoj, kiuj vojaĝas aŭ loĝas en Ŝanhajo. La oficistinoj servas per 19 diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Informfontoj redakti

title= Varma lineo por la Pekinaj Olimpikoj Ĉina Radio Internacia

Ŝanhaja Voko-Centro