Malfermi la ĉefan menuon

Telefona lineo estas informada interligo plej ofte inter la telefoncentralo kaj la telefonaparato, analoge estas ankaŭ telegraflineo.

Uzantolineo estas interligo inter la telefono kaj la telefoncentralo. (La vorto "abonanto" mem estas fuŝa, tamen preskaŭ en ĉiuj lingvoj enradikiĝis. Iom da lineoj finiĝas ĉe surstrataj publikaj telefonoj, kiuj evidente ne estas abonantoj.)

Intercentrala lineo estas informada interligo inter la telefoncentraloj, kiujn nature profitas la telefonantoj, se ili apartenas ne al la sama telefoncentralo.

HistorioRedakti

Komence oni uzis la telegrafajn lineojn por telefonadi. Estis du solvoj, aŭ oni alterne ŝanĝis la aparatojn, aŭ samtempe uzis ilin. Tio rezultis malbonan paroltransiĝon. Pro forta disvastiĝo de la telefonoj oni konstruis apartajn telefonlineojn aerkonduktilajn.

 
Esplora junto el bronza aerkonduktilo sur porcelana izolaĵo.
 
Simpla junto el aluminia aerkonduktilo sur porcelana izolaĵo.

Aerkonduktila retoRedakti

Oni fiksis porcelanajn izolaĵojn sur stangoj, tegmentoj. Oni ligis la nudajn bronzajn (malofte aluminiajn) konduktilojn al la porcelanoj. Post ekuzo de la telefoncentraloj multe da konduktiloj gvidis al sama direkto, tial la kablo estis profita.

 
Trapasa poto de Pupin.

Kabla retoRedakti

La kabla reto imitas la arbon. Startas dika kablo el la centralo, disbranĉiĝas maldikaj kabloj. En konvena loko oni formas kablofinaĵon, poste paraj konduktiloj faras ligojn al la telefono. La konduktilo ĝenerale estas kupro, malofte aluminio, la para lomgdistanca konduktilo estas kuntordita ŝtalo kun kupro. Tiu konduktilo estas uzata ĉe kampaj telefonoj aŭ al arbaristaj domoj.

Se la kablo estas longa, kreskiĝas la rezistanco. Tiun problemon malpliiĝis hungardevena usonano Mihajlo Pupin, kiu itinere metis bobenojn en seria konekto kun la kablokonduktilo. Tio esta la Pupin-poto, ĉar la ŝirma fereksteraĵo similis al poto.

Post fino de la 20-a jarcento oni vaste uzas optikajn kablojn. Ŝanĝi la kupron al vitro estas tre longa laboro, tial dume oni uzas kvarkonduktan ISDN lineojn, krome PCM (impulsa-koda modulado) sistemon. Ĉe la lasta solvo la konduktiloj estas komunaj en ĉiu abonulo, sed ili havas proprajn tempobreĉojn.

Pli detalajn informojn legu en la jena artikolo Kablo!

Radioonda retoRedakti

Escepte la fiksaj telefonoj uzas radioondan reton. Se la geografia tereno faras multekosta la kabladon, oni uzas radioondojn. Ĉe la telefonanto estas fiksa telefono, sed pli antaŭe anteno kaj konvertilo.

FaktojRedakti

Laŭ la reporto de CIA en la jaro 2003 la tutmonda longeco de telefonaj linioj estis ĉirkaŭ 844 milionoj kilometroj.

La unua loko apartenas al Ĉinio kiu havas ĉ. 263 milionojn de retlongeco, la dua loko apartenas al Usono kun ĉirkaŭ 181,6 milionoj kilometroj. Kompare al tio en Usono estas 158,7 milionoj de registritaj mobiltelefonoj.

Vdu ankaŭRedakti