Mastra telefono estas modesta telefonparo inter mastro kaj servisto. La tintilado escepte funkcias per kontinua kurento. Ambaŭ telefonoj konsistas el forko, mikrofono kaj aŭdilo. La servista telefono havas tintileton (aŭ zumilon), la alia, la mastra telefono, havas alvok-butonon. Kiam la mastro premas la butonon, la servista telefono tintilas (aŭ zumas), la mastro kaj la servisto povas paroladi. La servisto ne povas tintile alvoki la mastron.
La maksimuma distanco inter la du telefonoj estas 40 metroj.

Mastra telefono
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.