Praga lingvoskolo

skolo de lingvistiko

Praga lingvoskolo, Praga lingvoscienca rondo, Praga lingvistika rondo aŭ fojfoje simple Praga skolo enhavis ampleksan grupon da esploristoj, ĉefe eŭropanoj, kiuj, eĉ se ne ĉiuj estis membroj de la Lingvistika Skolo de Prago, ĉerpis sian inspiron el la verkoj de Vilém Mathesius, Nikolaj Trubeckoj, Roman Jakobson, Jan Mukařovský, René Wellek kaj aliaj fakuloj kun sidejo en Prago en la jardeko antaŭ la Dua Mondmilito (1928–1939). Ĝi estis unu el la plej gravaj lingvoskoloj, ĉar ĝi produktive pluigis strukturismajn ideojn de Ferdinand de Saussure.

Praga lingvoskolo
skolo
Komenco 1926 vd
Agareo

lingvoscienco

Fondinto(j) Vilém Mathesius vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La skolo emfazas en la duobla artikulacio de la lingvo (fonemo kaj morfemo). Ili nuancigas la dikotomion inter sinkroneco kaj diakroneco por la studo de la lingvo. La plej grava kontribuo de tiu skolo estas la metodologia principo de la komutado, per kiu oni modifas fonemon kontraŭ alia en difinita loko de la parolĉeno, kio okazigas paradigman opozicion kaj sekve ŝanĝon de signifo, ekzemple "la nigra kato" > "la nigra rato".

Vidu ankaŭ redakti