Sinkronigo

(Alidirektita el Sinkroneco)

Sinkronigo estas laŭ PIV la faro, ke du horloĝoj montru la saman, unuforman tempon aŭ ke du teknikaj movoj okazu en unu sama tempo.

Sinkrona naĝado

Lingva sinkronigo okazas helpe de sinkronigilo, aparato kiu ebligas la forigon de la originala voĉa trako kune kun la uzo de nova lip-sinkrona voĉa trako. Lingva sinkroneco estas fako kiu studas multajn faktojn kiuj okazas samtempe, ekzemple ka uzado de diversaj variaĵoj de unusola vorto en specifa lingva areo en aktuala momento, sen konsidero al la studo de la epoko(j) kiam tiuj estis ekuzitaj, kio estus celo de la diakroneco.

Voĉregistrado redakti

Kadre de voĉa registrado, oni povas fari distingon inter

  1. Sinkronigo (forigo de la originala voĉa trako kune kun la uzo de nova lip-sinkrona voĉa trako)
  2. voĉanstataŭo aŭ "voĉa anstataŭigo" (forigo de la originala lingva trako kaj enigi novan lingvan trakon, kaj
  3. voĉaldono (la originala lingva trako povas aŭdiĝi trankvile en la fono dum nova voĉa trako estas supermetita) foje ankaŭ nomata "UN-stila Voice-Over")

Kiel regulo, oni nur uzas profesiajn, denaskajn parolantojn por la voĉaj registradoj. La kliento povas direkti la voĉon tra la telefono aŭ rekte sur la loko kaj tiel influi la registradon. Specialaj informoj pri prononco de fremdaj vortoj aŭ propraj nomoj estas klarigitaj anticipe kaj senditaj al la parolanto ĝustatempe antaŭ la registrado.

Sinkronvoĉo redakti

Sinkronvoĉo aŭ aktorovoĉo estas tiu aktora voĉo, kiun pruntas iu aktoro por anstataŭigi voĉojn de alilingvaj filmoj, dramoj animacioj k.c. Oni donas ankaŭ voĉojn por bildaj, reklamaj figuroj, bestoj.

Dum la sinkronigado oni devas atenti pri la lipomovoj, vortolongoj kaj similaj.

La sinkronigado bezonas studiojn, kiuj ofte troviĝas en ĉefurboj. En kelkaj aziaj landoj, oni ofte uzas sinkronigantojn por angligi la filmoj kaj tiel helpi la surmarketigon.

Roluloj redakti

Dum la sinkronigo, la sinkronigita voĉo kaj la aktoro estas forte kunligita, kiu gravas ĉefe ĉe filmserioj.

En Japanio, ankaŭ animeaj voĉoaktoroj okupiĝas por sinkronvoĉado de filmoj, ĉar tie multas la nombro de animeaj voĉoaktoroj.. Tamen, film-produktistoj preferas aktoron al animean voĉoaktoron, ĉar karakteriza voĉado de animea voĉoaktoro ne konvenas al filmoj. Male, produktistoj de desegnofilmoj preferas voĉoaktoron al aktoron.

Ankaŭ vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti