Arnulf de Karintio
reĝo de la Orientfranka imperio kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Arnulf de Karintio - germane Arnulf von Kärnten, ankaŭ Arnolf kaj Arnolph, latine Arnulphus Carintiae - estis germana reganto el la dinastio de Karolidoj. Li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 850 kaj mortis la 29-an de novembro 899 en Regensburg. Inter la jaroj 876 kaj 887 li estis margrafo de Karantanio (antaŭulo de la posta Karintio), inter 887 kaj 899 reĝo de la Orientfranka imperio, inter 894 kaj 899 reĝo de Italio kaj de 896 ĝis 899 imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Arnulf de Karintio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)