Praga caput regni, oni diradis latine, tio estas: "Prago, la kapo de la regno" - tamen Prago ne estas nur kapo, ĝi estas ankaŭ koro de Ĉeĥa respubliko. Ĝia beleco entuziasmigas famajn homojn de ĉiuj tempoj, kiuj nomis ĝin unu el la plej ĉarmaj urboj de la mondo. Prago posedas bonŝancan situon en la koro de Eŭropo, sur la rivero Vultavo, la arterio de la lando. Jam en la ŝtona kaj bronza epokoj troviĝis en la teritorio de la nuntempa Prago multaj loĝlokoj. Sed ni revenu pli proksime al nia erao.

Post la foriro de la keltdevenaj Boioj kaj ĝermandevenaj Markomanoj alvenas ĉi tien en la sesa jarcento grupoj de slavaj triboj kaj ili priloĝigas por daŭre la teritorion. Post mallonga tempo ili jam konstruadas fortikaĵojn, zorge ilin fortikigante kiel rifuĝejojn por la loĝantoj dum la tempo de danĝero.

En la centro de la slava teritorio du fortikaĵoj superis la aliajn en grandeco kaj graveco: Vyšehrad, vualita en multajn legendojn, kiuj turniĝas precipe ĉirkaŭ la persono de princino Libuše, saĝulino kaj profetino, kaj plue Hradčany. Ne eblas precize deklari, kiu el tiuj du fortikaĵoj estas pli antikva, tamen estas certe, ke en la dua parto de la 9-a jarcento, danke al lerta politiko de la ĉeĥaj princoj, devenaj de praavo Přemysl, la edzo de la fama Libuše, kastelo Hradčany fariĝis grava milita kaj administra centro ne nur por apudaj ĉeĥaj triboj, sed por la tuta lando.

La malnovan lignan fortikaĵon Hradčany oni en la 10-a jarcento anstataŭigis per ŝtona kastelo - sidejo de la Přemyslidaj princoj. Samtempe kreskas ankaŭ nombro de metiistoj ekloĝintaj sub la kastelo. Tiel la unuaj monumentaj trajtoj de Prago estas ŝtona arkitekturo de ĝiaj du fortikigitaj pintoj: Hradčany kaj Vyšehrad, iliaj preĝejoj, ŝtona ponto nomita laŭ la reĝino Judita (en la loko de la nuna Karola Ponto), kaj ŝtonaj domoj apartenintaj al pli riĉaj civitanoj. Tia estis Prago de la romanika epoko, kun neregula reto de stratoj kaj kun lignaj domoj por la ordinara popolo.

Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj Prago akiris novan aspekton, kiam la rapide kreskanta ekonomia vivo alportis evoluon de novaj formoj: aperis urbaj komunumoj posedantaj limigitan aŭtonomion kun certaj liberecoj kaj privilegioj por subteni la produktadon kaj komercon. Tiamaniere elkreskis sur la teritorio de Prago tri sendependaj komunumoj: Malnova Urbo (Staré Město), Malgranda Urbo (Malá Strana) kaj Hradčany, kaj tiu evoluo kulminis poste en Nova Urbo (Nové Město), fondita de Karolo la 4-a en 1348. Tiu ĉi evoluo de la urbo restas tute inter la limoj de gotika arto, akirinta sian kulminon en la 14-a jarcento kaj finiĝinta per t. n. malfrua gotiko dum regado de reĝo Vladislao la 2-a Jagello (1471-1516). Oni povas ĝin klare sekvi en ĉiuj ĝiaj fazoj, kies arkitekturaj postsignoj restis ĝis hodiaŭ, de la frugotika monaĥejo de Sankta Agnesa kaj la Malnov-nova sinagogo ĝis ĝiaj plej altaj manifestaĵoj, kiaj estas la katedralo de sankta Vito, preĝejo de Sta Maria sur Neĝo kaj preĝejo Týn, plue la historia Malnova Urbodomo, Carolinum kaj Karola Ponto, surloke de la pli frua Judita Ponto, detruita per inundo. Tiu vojo finiĝas ĉe du raraj monumentoj de la malfrua gotiko - ĉe la Vladislaa Halo en la Kastelo de Prago kaj ĉe la Pulva Turo.

Tiu ĉi erao, etendiĝinta ĝis la komenco de 15-a jarcento, entenas gravan historian periodon de la husana revolucio, kiu enskribis la urbon kaj la ĉeĥan nacion neforviŝeble sur la paĝojn de la mondhistorio. Tie ĉi, en la Betlehema Kapelo, predikis Magistro Jan Hus kontraŭ la pekoj kaj misuzoj de l' eklezio kaj kontraŭ la vanteco de la profana societo; en la malnovurba preĝejo de Sta Marteno en la Muro, la Sankta Eŭkaristio estis komuniata "sub ambaŭ specoj", t. e. kiel pano kaj vino, kaj la kaliko fariĝis simbolo de la husana movado. En la stratoj de la Nova Urbo kolektiĝis la malriĉularo de Prago ĉirkaŭ la fervora predikisto Jan Želivský, gvidanto, kiu simile kiel Hus oferis sian vivon pro la vero. Antaŭ la pordegoj de la urbo la unuiĝinta husana popolo sub la armeestro Jan Žižka de Trocnov glore venkis sur la monto "Vítkov" 14. 7. de 1420 la armeojn de la kruckavaliroj, gvidatajn de la imperiestro Sigismondo la 1-a.

Post tiu periodo de maltrankvilo kaj batalado, stabilaj kondiĉoj denove superregis, ankoraŭ foje florigante novan konstruadon. Flanke de la malfrua gotiko aperas elementoj de nova stilo - renesanco. Tamen la novaj arkitekturo kaj arto, kvankam rimarkeble kontribuintaj al la ĝenerala aspekto de la urbo, ne povis esence ŝanĝi ĝian mezepokan karakteron. Sed la renesanco postlasis aron da konsiderindaj konstruaĵoj, ekz. la somerkastelojn, de reĝino Anna kaj "Hvězda" (Stelo), kelkajn palacojn kaj multe da ĉarmaj patriciaj domoj.

Nur kiam la stilo de baroko enmarŝis en Prago tra la portalo de Matiasa pordego (Matyášova brána), komenciĝis vera metamorfozo de la urbo. Post la nacia tragedio, la malvenko de protestanta armeo en la batalo sur Blanka Monto (jaro 1620), kiun sekvis la regado de katolikaj Habsburgoj super la ĉeĥa nacio, la fremdaj uzurpatoroj de posedaĵoj de la protestanta nobelaro uzis ĝin kiel ilon por montri sian nove akiritan riĉecon kaj potencon. La katolika eklezio siaflanke envicigis tiun ĉi stilon en grandiozan jezuitan movadon de la kontraŭreformacio, kiu nenie estis pli militema, ol ĝuste en Bohemio kaj Moravio. La barokstila Prago do estis konstruata ĉefe de fremdaj arkitektoj; tamen tiuj, kiuj donis al ties planoj konkretan vizaĝon, estis nekonataj artistoj, majstroj, metiistoj kaj laboristoj, precipe lokdevenaj, kaj ili enspiris en ilin la vivon kaj spiriton de la ĉeĥa medio kaj tradicio. Tiamaniere elkreskis en Prago granda aro da konstruaĵoj - monaĥejoj, preĝejoj kaj palacoj kun terasĝardenoj, nome palacoj de Černín kaj Wallenstein, palacoj sub la Kastelo Hradčany, la preĝejo de Sta Nikolao, Clementinum - por mencii la plej elstarajn manifestaĵojn de la baroka arto.

La mallonga epoko de l' rokoka stilo limigas sin en Prago ĉefe al modifado de la jam ekzistantaj konstruaĵoj (la fasado de la ĉefepiskopa palaco, la rekonstruo de la Kastelo sub imperiestrino Maria Teresia, k. a.). Ne malmulte da postsignoj lasis la nova klasikismo kaj la empiro, stilo de Napoleona epoko, de kiuj devenas konsiderinda nombro de gravaj monumentoj de arkitekturo kaj skulptarto (la fasado de Strahov-biblioteko, portalo de la nuntempa ekspozicia halo "U Hybernů", preĝejo de la Sankta Kruco, vilao de Kinský, Platýz-domo - por nomi la plej gravajn). En tiu epoko naskiĝis ankaŭ movado de la nacia renaskiĝo, kion reflektas la samtempaj literaturo, belarto kaj muziko, same kiel la scienca esplorado. Post la longa suferado la nacio vekiĝas al nova vivo, al propra kulturo kaj la nacia memkonscio kreskas forte. En tiu senco "la revolucia jaro" 1848 akiras sian specialan signifon kiel mejloŝtono en la historio de l' nacio kaj ties ĉefurbo.

La likvido de la fortikaĵoj ĉirkaŭ Prago dum la dua parto de la 19-a jarcento anoncas la komencon de nova periodo de grandega konstruaktiveco kaj forta disvolvo urba, rave enpenetranta la suburbajn distriktojn, kie kreskas fabrikoj kaj aliaj konstruaĵoj, apartenantaj al nova industrio. En tiu epoko estiĝas imponaj konstruaĵoj de novrenesanca stilo, atestantaj kreskantan ekonomian kaj kulturan agadon de la nacio: Nacia Teatro, Nacia Muzeo, Rudolfinum, nuntempe la Domo de Artistoj, kaj multe de aliaj publikaj kaj urbaj konstruaĵoj kaj ankaŭ privataj domoj.

En 1918, fine de la unua mondmilito, ekestis sendependa Ĉeĥoslovaka respubliko, kio donis potencan impulson al la plua evoluo de Prago kiel moderna eŭropa metropolo. Post la dua mondmilito restis Ĉeĥoslovakio en la sfero de soveta influo kaj en 1948 ĝi startigis la socialisman eksperimenton, kiu finiĝis en 1989. Dum la socialismo oni konstruigis la Pragan metroon, Kongresan Centron (kie en 1996 okazis la 81-a UK), plurajn hotelojn, rekonstruita estis la Nacia Teatro kaj multaj historiaj objektoj ricevis novan funkcion. En 1990 falis la totalisma reĝimo kaj en 1993 - post memstariĝo de Slovakio - Prago fariĝis ĉefurbo de Ĉeĥio.

Rilataj artikoloj redakti