Julius JÜTHNER (naskiĝinta la 25-an de junio 1866 en Prago, mortinta la 17-an de decembro 1945 en Vieno) estis aŭstra filologo, arĥeologo kaj epigrafiisto. Lia patro estis tajloro; en 1898 li geedziĝis al Olga Nitsche, en 1929 Ernestine Wolf.

Julius Jüthner
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1866 (1866-06-25)
en Prago
Morto 17-an de decembro 1945 (1945-12-17) (79-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater College of Philosophy of the Prague German University • Deutsche wissenschaftliche Prüfungs-kommission für das Lehramt an Mittelschulen in Prag
Okupo
Okupo arthistoriisto • classical archaeologist • historiisto de sporto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Jüthner studis en sia naskiĝurbo inter 1884 kaj 1889 klasikan filologion, arkeologion kaj epigrafion. En 1890 li trapasis la instrurajtig-ekzamenon por la latina kaj la helena lingvoj kaj finis la provjaron por pli altaj instruistaj postenoj en Vieno en 1890/91. En 1891 li doktoriĝis en Prago. En 1891/92 li estis stipendiulo, inter 1892 kaj 1894 asistanto ĉe la arkeologia katedro ĉe la Universitato de Vieno. En 1897, Jüthner habilitiĝis en klasika filologio en Prago kaj en 1897 li partoprenis elfosadojn en Efeso kaj en 1902, kune kun Heinrich Swoboda, Karl Patsch kaj Fritz Knoll, ekspedicion al Malgranda Azio (Lycaonia, Isauria, Pisidia kaj Orienta Pamfilio). Tien sendis lin la Societo por la promocio de germanaj scienco, arto kaj literaturo en Bohemio. Jüthner estis en 1897/98 privata docento ĉe la germanlingva sekcio de Universitato de Karolo en Prago. En 1898 li estis nomumita orda profesoro en Friburgo. En 1903 li akceptis vokon al la Ĉernivca Universitato kaj en 1912 al la Universitato de Innsbruck kie li restis ĝis emeritiĝo en 1936.

Graveco redakti

La vivverko de Jüthner estis ĉefe dediĉita al la studo de antikvaj sportoj. Ĉiam komencante de la realaĵoj, li reprezentis la antikvajn fizikajn ekzercojn en ĉiuj iliaj areoj kaj ĉiukampe. Jam kiam li asistante laboris pri la eldono de la Imagoj de Philostratus Lemnius en la 1893-a jaro (tion organizis la ĉealtlerneja Viena filologia seminario sub la direktado de Otto Benndorf kaj Karl Schenkel). Alia Filostrato, nome Philostratus Atheniensis ekludis gravan rolon por li: temis pri la antikva aŭtoro kiu skribis la ununuran konserviĝintan, speciale prigimnastikan verkon, nome Gymnastikos. Jüthner klare klarigis la tekstantransdonon de tiu ĉi verko (1902) kaj prezentis ĝin en bonege komentita eldono (1909). Por Pauly-Wissowa-enciklopedio (RE) li verkis 30 artikolojn pri la fizikaj ekzercoj de la grekoj, inkluzive de la grava monografia prezento de Gimnastiko (1912). Li povis nur parte plenumi sian planon verki ampleksan historion rilate al antikva gimnastiko; el liaj postlasitaĵoj estis eldonita la historio de la fizikaj ekzercoj de la grekoj kaj priskribo de iliaj unuopaj sportoj: ties lasta volumo estas ankoraŭ preparota.

Eĉ ekster sia fakta laborkampo, Jüthner ĉiam provis kombini vortajn kaj faktajn klarigojn, kiel montris lia interpreto de ekzameno kiel parto de antikvaj pesiloj (1913) aŭ lia identigo de la individuaj ĵetoj de astragaloj. (1926 kaj 1931). Inverse pure filologiaj demandoj restis marĝenaj por Jüthner. Specialan pozicion okupas en lia verko la libro Hellenen und Barbaren. Aus der Geschichte des Nationalbewußtseins (1923), kiu estis kreita sub la impreso de la malhumaneco de la Unua mondmilito.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Gymnastisches in Philostrats Eikones, ĉe: Eranos Vindobonensis, 1893, p. 309-30
  • Über antike Turngeräthe, 1896
  • Siegerkranz und Siegerbinde, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 1, 1898, p. 42-48
  • Die Schelle im Kult, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 7, 1904, p. 145-50
  • Examen, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 16, 1913, aneksaĵo kol. 197-206
  • Ceroma, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 18, 1915, aneksaĵo kol. 323-30
  • Die Namen der Astragalwürfe, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 23, 1926, aneksaĵo kol. 105-16
  • Das Problem des myronischen Diskobols, eĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 24, 1929, p. 123-61
  • Zu den Astragalwürfen, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 27, 1931, aneksaĵo kol. 97-100
  • Diskoi, ĉe: J.hh. d. österr. archäolog. Inst. in Wien 29, 1934, p. 32-43
  • Der Raub des Orestes im Telephosmythos, ĉe: Wiener Stud. 23, 1901, p. 1-5
  • Zur Geschichte der griechischen Wettkämpfe, ĉe: Wiener Stud. 53, 1935, p. 68-79
  • Der Gymnastikos des Philostrat, 1902
  • Vorläufiger Bericht über eine archäologische Expedition nach Kleinasien (kun F. Knoll, K. Patsch kaj H. Swoboda), 1903
  • Körperkultur im Altertum, 1928
  • Kalokagathia, ĉe: Charisteria, A. Rzach z. 80. Geb.tag, 1930, p. 99-119
  • Carl von Holzinger, ĉe: Alm. d. Ak. d. Wiss. in Wien 86, 1936, p. 331-47
  • Die Großbronze v. Artemision, ĉe: Athen. Mitt. 62, 1937, p. 136-48
  • Herkunft und Grundlagen der griechischen Naturspiele, ĉe: Die Antike 15, 1939, p. 231-64
  • Die körperliche Erziehung in Altertum und Neuzeit, ĉe: Leibesübungen u. körperl. Erziehung 58, 1939, p. 448-53
  • Die athletischen Leibesübungen der Griechen, eldonis F. Brein, 1965 ss.

Fonto redakti

Baader, Gerhard, "Jüthner, Julius" ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 650-651 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti