Invado de Irako en 2003

La invado de Irako en 2003 (de la 20-a de marto ĝis la 1-a de majo 2003) estis gviditaj de Usono, Britio kaj pli malgrandaj kontingentoj de Aŭstralio, Danio kaj Pollando. Kvar landoj partoprenis per trupoj dum la komenca invado-fazo, kiu daŭris de la 20-a de marto ĝis la 1-a de majo. El Usono estis 248,000, Britio 45,000, Aŭstralio 2,000, kaj Pollando 194. 36 aliaj landoj estis implikitaj en ĝia sekvo. La invado markis la komencon de la milito de Irako. En la preparo por la invado, 100,000 usonaj trupanoj estis kunvenitaj en Kuvajto la 18-an de februaro. Usono proviziis la vastan plimulton de la invadantaj fortoj, sed ankaŭ ricevis subtenon de kurdoj el la iraka Kurdistano.

Invado de Irako en 2003
Mapo de la frontoj en Irako
Mapo de la frontoj en Irako
invado
Daŭro: 19-a de marto 2022 — 1-a de majo 2003
Loko: Irako
Rezulto: Venko de la koalicio
Flankoj
Usono Usono

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando
Aŭstralio Aŭstralio
Pollando Pollando
Kurdistano

Irako Irako
Forto
Usono 148 000

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 45 000
Aŭstralio 2000
Pollando 194
70 000

Irako Irako:

375 000 (armeaj fortoj)
44 000 (paramilitistoj)
650 000 (rezervistoj)
50 000 Respublikaj Gardistoj

Perdoj
Usono 139

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 33
24+

Irako 7600 ĝis 45 000 soldatoj

7269 civiluloj laŭ Iraq Body Count

vdr

Laŭ la tiama prezidanto de Usono, George W. Bush kaj tiama brita ĉefministro, Tony Blair, la kialoj de la invado estis " senarmigi Irakon je amasdetruaj armiloj, finigi la subtenon de Saddam Hussein por terorismo, kaj liberigi la irakajn homojn". En 2005, la Centra Inteligent-Agentejo publikigis raporton dirante ke neniaj armiloj je amasa neniigo estis trovitaj en Irako.

La invado estis farita per aviadila atako sur la Iraka Prezidenta Palaco la 19-an de marto 2003. La sekvantaj koaliciaj armeoj lanĉis trudeniron en la provinco Basra proksime de la irak-kuvajta landlimo. Dume komandoj lanĉis atakon ĉe la Persa Golfo ĝis Basra kaj la ĉirkaŭaj nafto-kampoj, ĉefinvadarmeo movita en sudan Irakon, okupante la regionon kaj per la batalo de Nasirijaho la 23-an de marto. Amasaj aviadilaj atakoj trans la lando kaj kontraŭ iraka komando kaj kontrolo metis la defendantan armeon en kaoson kaj malhelpis efikan reziston. La 26-an de marto la 173-a aerbrigado estis paraŝut-liverita proksime de la norda urbo Kirkuk kie ili aliĝis al fortoj kun kurdaj ribeliĝintoj kaj kontraŭbatalis plurajn agojn kontraŭ la iraka armeo por preni la nordan regionon.

Ĉefkorpo de koalicio daŭrigis la veturadon en la koro de Irako kaj renkontiĝis kun malgranda rezisto. La plej granda parto de la iraka militistaro estis rapide venkita kaj Bagdado estis okupita la 9-an de aprilo. Aliaj operacioj okazis kontraŭ la iraka armeo inkluzive de la kapto kaj okupo de Kirkuk la10-an de aprilo, kaj la atako kaj kapto de Tikrit la 15-an de aprilo. La iraka prezidanto Saddam Hussein kaj la centra gvidado kaŝiĝis kiam la koaliciaj armeoj kompletigis la okupon de la lando. La 1-a de majo estis deklarita la fino de planbataloj kaj tiel la invadoperiodo finiĝis komencante la okupad-periodon.