Registaro de Aŭstralio

La Registaro de Aŭstralio aŭ en angla Government of the Commonwealth of Australia, ankaŭ referencata kiel Australian Government, Commonwealth GovernmentFederal Government, estas la federacia demokratia administracia aŭtoritato de Aŭstralio. La Komunumo de Aŭstralio, federacia parlamenta konstitucia monarkio, estis formita en 1901 kiel rezulto de interkonsento inter ses memregaj britaj kolonioj, kiuj iĝis la ses ŝtatoj. La terminoj de tiu kontrakto estas klarigitaj en la Konstitucio de Aŭstralio, kiu estis redaktita de Konstitucia Konvencio kaj ratifita de la popolo de la kolonioj per referendumoj. La strukturo de la Aŭstralia Registaro povas esti konsiderata laŭ du diferencaj konceptoj, nome federalismo kaj separo de povoj en plenuma, leĝdona, kaj justica branĉoj de regado. Separo de povoj derivas el la strukturo de la Konstitucio kiu disigas la branĉojn de regado en separataj ĉapitroj. La aŭstralia sistemo de regado kombinas elementojn de la brita sistemo Westminster kaj de la usona sistemo kun unikaj aŭstraliaj karakteroj.

Registaro de Aŭstralio
emblemo
Parliament House Canberra NS.jpg
Sidejo Kanbero, Aŭstralio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Registarejo, Kanbero.

DepartementojRedakti

Estas 18 departementoj (ministerioj) de la Aŭstralia Registaro.[1]

  • Attorney-General
  • Departemento de Agrikulturo
  • Departemento de Komunikado
  • Aŭstralia Defenda Organizo
  • Departemento de Edukado
  • Departemento de Dungado
  • Departemento de Financo
  • Departemento de Eksterlandaj Aferoj kaj Komerco
  • Departemento de Sano
  • Departemento de Homaj Servoj
  • Departemento de Enmmigrado kaj Limoj
  • Departemento de Industrio kaj Scienco
  • Departemento de Infrastrukturoj kaj Regiona Disvolvigo
  • Departemento de Socialaj Servoj
  • Departemento de Medio
  • Departemento de Ĉefministro kaj Ministraro
  • Departemento de Veteranoj
  • Departemento de Trezoro

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  1. Government departments. Australian Government Directories. Australian Government. Alirita 17a de Marto 2015. Arkivigite je 2013-05-05 per la retarkivo Wayback Machine