La kompara politiko estas fako de la politika scienco, karakterizita per empiria alproksimiĝo bazita sur la kompara metodo. Fakte, la komparpolitiko ne faras esencan fokuson per si mem, sed anstataŭe metodologian fokuson: oni rigardas al kiel, sed ne tiom al kio de la analizo.[1] La komparpolitiko ne difiniĝas laŭ la studita celo, sed laŭ la metodo aplikata al la studo de politikaj fenomenoj. Se aplikata al specifaj studkampoj, la komparpolitiko povas ricevi ankaŭ aliajn nomojn, kiel por ekzemplo kompara registaro (nome kompara studado de formoj de registaro) aŭ kompara ekstera politiko (kiu komparas la eksteran politikon de diversaj ŝtatoj por establi ĝeneralajn empiriajn konektojn inter la karakteroj de la ŝtato kaj la karakteroj de ties ekstera politiko).

Notoj redakti

  1. Lijphart, A. (1971). Comparative politics and the comparative method. American Political Science Review, vol. 65, no. 3, p. 682.