Generalo Prim

(Alidirektita el Juan Prim)
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Prim kaj la patrinonomo estas Prats

Juan PRIMJoan Prim i Prats (Reus, 12-a de decembro 1814Madrido, 30-a de decembro 1870), grafo de Reus, markizo de Castillejos kaj vicgrafo de Bruc, estis militisto kaj politikisto (progresisma hispana) de la 19a jarcento, kaj ĉefministro de Hispanio.

Generalo Prim
Persona informo
Joan Prim
Naskonomo Anton Joan Pau Maria Prim
Naskiĝo 6-an de decembro 1814 (1814-12-06)
en Reus
Morto 30-an de decembro 1870 (1870-12-30) (56-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Reus Cementery vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Cervera vd
Partio Progressive Party vd
Subskribo Generalo Prim
Familio
Edz(in)o Francisca de Agüero y González vd
Profesio
Okupo militistooficiropolitikistosoldato vd
Laborkampo militaj aferoj • politiko vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Generalo Joan Prim i Prats

En sia militista vivo li partoprenis en la Unua Karlisma Milito kaj en la Unua Milito de Rif, kie li montris bonkvalitajn estrokapablojn, kuraĝon kaj sentimecon. Post la Revolucio de 1868 li iĝis unu el la plej influaj en la tiama Hispanio, permesante la surtronigon de la Savoja dinastio en la persono de Amadeo la 1-a. Li mortis murdita iom poste.