Draĥmo (Moderno)

(Alidirektita el Moderna greka draĥmo)

Draĥmodrakmo (greke: δραχμή [draĥMI]; multnombro δραχμές [draĥMES]) estis greka monero enkondukita en 1833 kaj uzata ĝis jaro 2002, kiam anstataŭis ĝin la eŭro. La nomo venas de la antikva draĥmo. La kodo laŭ ISO 4217 estas grd. Ĝin produktis kaj cirkuligis la Banko de Grekujo ekde 1928 kaj antaŭe la Nacia Banko de Grekujo.

Draĥmo (Moderno)
eksvaluto • drakmo
Ŝtato: Grekio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: GRD
Mallongigo:
vdr
Dudraĥma monero farita en la jaro 1992. La surskriboj signifas "Greka demokratio" kaj "2 draĥmoj".
Monbileto de kvin draĥmoj el 1912

Oni subdividis la draĥmon kiel po cent leptoj (λεπτό [lePTO], multnombro λεπτά [lePTA]).

Historio redakti

Greka draĥmo estis oficiala valuto de Grekio en kelkaj periodoj de ĝia historio. Reĝlando Grekio estigis la draĥmon anstataŭ la fenikso, en 1832.

En 1868 draĥmo kuniĝis kun la latinida valuta unio. Ekde tiam do la draĥmo valoris kiel 0,29 gramoj da oro aŭ kiel 4,5 gramoj da arĝento, same kiel la belga franko, kiel la franca franko, kiel la svisa franko kaj kiel la itala liro; kaj oni povis uzi la grekan draĥmon ankaŭ en Belgujo, en Francujo, en Svislando aŭ en Italujo.

Fakte ekde la komenco de la Unua Mondmilito, oficiale ekde 1926, draĥmo ne plu anis je la latinida unio pro la malfondiĝo de tiu unio.

Pro grandega inflacio, en novembro 1944 oni decidis enkonduki novan draĥmon, la duan: 50 000 000 000 malnovaj draĥmoj po valoris unu novan draĥmon.

Sed ankaŭ tiu ege inflaciis, kaj do en 1953 Grekujo aliĝis al la ekonomia modelo de Bretton Woods. En 1954 la lando enkondukis ree novan (trian) draĥmon: mil "duaj draĥmoj" tiam valoris po unu "trian"; kaj oni decidis, ke la tria draĥmo valoru fikse 30 Usonajn dolarojn. Sed en 1973 Grekujo forlasis la Bretton-Woods-sistemon, kaj ekde tiam la draĥmo valoris malpli kaj malpli rilate al la dolaro.

La 1-an de januaro 1999, Grekujo akceptis la Eŭropan Valutoŝanĝan Mekanismon 2-an: oni fiksis la kurzon inter draĥmo kaj eŭro kiel po 340,75 draĥmoj por unu eŭro,[1] kun maksimuma malsamiĝo je 15%. La eŭron oni fakte enkondukis la 31-an de decembro 2000.

Nun kelkaj partioj postulas, ke oni reenkonduku la drakmon, ekzemple Drakmo Greka Demokratia Movo Kvin Steloj fondita en majo 2013 de Theodoros Katsanevas.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti