Latinida valuta unio
La latinida valuta unio estiĝis jare 1865 rezulte de interkonsento de Francio, Belgio, Italio kaj Svislando. Grekio ekmembriĝis en la union dum la jaro 1868. Celo de la unio estis tenado de mona dumetalismo (mona sistemo, en kiu funkcion de monoj plenumas oro kaj arĝento). Interkonsento antaŭdifinis liberan stampadon de moneroj de du metaloj en proporcio 1:15,5. La bazaj valutoj de la membroŝtatoj, franca, svisa kaj belga franko, itala liro kaj greka drakmo estis adekvataj al 0,29 gramoj de pura oro aŭ al 4,5 gramoj de pura arĝento. Alia karakterizaĵo de la unio estas, ke emisiitaj monbiletoj estis ŝanĝeblaj kontraŭ oro aŭ arĝento kaj ke la naciaj moneroj estas libere cirkulantaj ene de la tuta unio.
Latinida valuta unio | |
---|---|
valutunio • administra teritoria unuo | |
Ŝtato: | Francio, Belgio, Italio, Svislando kaj poste Grekio |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | |
La unio formale malfondiĝis fine de la jaro 1926, fakte jam ne plu funkciis ekde la komenciĝo de la Unua Mondmilito. Ĉefa kialo de la malfondo estas, ke la bazaj principoj, sur kiuj la unio baziĝis, estis rompitaj de preskaŭ ĉiu membroŝtato, kaj ke ĉiuj landoj signife pliakcentis siajn proprajn celojn kaj interesojn, do ekmankis politika unueco de ĉiuj membroŝatoj.
Dum la sama epoko, en norda Eŭropo pro samaj ekonomiaj kialoj funkciis la skandinavia valuta unio. Ambaŭ valutaj unioj iusence estas rektaj antaŭuloj de la nuntempa komuna eŭropa valuto Eŭro.
Vidu ankaŭ
redaktibelga franko, franca franko, itala liro, moderna greka drakmo kaj svisa franko.
Iuj arĝentaj moneroj el la epoko de la latinida valuta unio
redakti-
Jen 5-franka arĝenta monero -
... de Belgio -
kaj 5-franka arĝenta monero -
... de Francio, -
5-franka arĝenta monero -
... de Grekio -
kaj 5-franka arĝenta monero -
... de Italio.
Eksteraj ligiloj
redakti- anglalingva artikolo pri la latinida valuta unio, "avo de la hodiaŭa Eŭro"
- franclingva artikolo pri la naskiĝo de la latinida valuta unio Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- PDF-dokumento de 46-paĝa anglalingva eseo pri la tiama reagoj aparte de Britio kaj Germanio al la latinida valuta unio