Skandinavia valuta unio

La skandinavia valuta unioskandinavia mona unio, (svede Skandinaviska myntunionen, dane Skandinaviske møntunion) dum la jaro 1872 fondiĝis de la nordeŭropaj ŝtatoj Svedio kaj Danio (kiu tiutempe ankaŭ ampleksis la insulon Islando). Kialo por la fondiĝo estis, ke la ŝtato Britio enkondukis oran standardon de sia valuto, kaj sekve de tio ankaŭ sur la eŭropa kontinento pli kaj pli da ŝtatoj orientigis siajn valutojn laŭ deponoj de la valora metalo oro anstataŭ kiel antaŭe laŭ deponoj de arĝento, kaj ke la du ŝtatoj volis kunigi siajn fortojn en la starigo de ora depono. Dum la jaro 1877 ankaŭ Norvegio, kiu regiĝis de la sama reĝo kiel Svedio, sed je granda parto estis administre aŭtonomia, aliĝis al la valuta unio. Ekde tiam ĉiu dana, sveda kaj norvega monero kaj poste monbileto estis valida en ĉiuj tri landoj. Kadre de la valuta unio la antaŭa dana kaj antaŭa sveda-norvega valuto anstataŭiĝis per la decimala valuto 1 Krono = 100 oeroj (Øre respektive Öre).

Skandinavia valuta unio
valutunio
Ŝtato: Svedio kaj Danio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr

Pro malsamaj naciaj valutaj politiko speciale dum la Unua Mondmilito la valutoŝanĝa kurzo ne restis 1:1, kio gvidis al konfliktoj inter la naciaj bankoj de la ŝtatoj. Dum la jaro 1918 Islando sendependiĝis de Danio, kaj enlande enkondukis la nacian valuton islanda krono. Dum la jaro 1924 la ŝtatoj decidis, ke la moneroj de unu ŝtato ne plu estu valida pagilo en la aliaj membroŝtatoj de la unio, kio praktike estis la fino de la skandinavia valuta unio.

Dum la sama epoko, en suda Eŭropo pro samaj ekonomiaj kialoj funkciis la latinida valuta unio. Ambaŭ valutaj unioj iusence estas rektaj antaŭuloj de la nuntempa komuna eŭropa valuto Eŭro.

Vidu ankaŭ: dana krono, norvega krono, sveda krono, islanda krono.