Orienta Makedonio kaj Trakio

Orienta Makedonio kaj Trakio (greke Ανατολική Μακεδονία και Θράκη - Anatolikí Makedonía ke Thráki) estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. Ĝi konsistas el la orienta parto de la greka Makedonio kaj la greka (suda) parto de la historia regno Trakio.

Administra regiono
Orienta Makedonio kaj Trakio
Περιφέρεια Ανατολικής Μακεδονίας και Θράκης
Situo de la administra regiono Orienta Makedonio kaj Trakio ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 14.157 km²
nombro de loĝantoj: 623.248 (2001)
loĝdenso: 44,02 loĝantoj po km²
administra centro: Komotini
provincoj (νομοί): 5
kodo laŭ normo ISO: GR-A
kodo laŭ normo NUTS: GR11
retpaĝo: www.remth.gr
vdr

Al la historia parto de la greka Makedonio apartenas la provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí):

1. Dramo (Δράμα/Dráma), administra centro estas la samnoma urbo Dramo (Δράμα/Dráma)
2. Kavalo (Καβάλα/Kavála), administra centro la samnoma urbo Kavalo(Καβάλα/Kavála)

Al la greka parto de la historia regno Trakio apartenas la provincoj:

3. Ksantio (Ξάνθη/Xánthi), administra centro Ksantio (Ξάνθη/Xánthi)
4. Rodopo (Ροδόπη/Rodópi, nomata laŭ la montaro Rodopo, kies plej granda parto situas en Bulgario), administra centro Komotini (Κομοτηνή/Komotiní) kaj
5. Evroso (Έβρος/Évros), administra centro Alexandrupolis (Αλεξανδρούπολη/Alexandrúpoli)