Rodopoj (Grekio)

regiona distrikto kaj eksa provinco de Grekio
(Alidirektita el Rodopo (provinco))
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Rodopoj en Grekio. Ĝi inkluzivas malplimulton el la teritorio de la montaro Rodopoj, kies plej granda parto troviĝas en Bulgario. Pri la montaro informas aparta artikolo.

Rodopoj (greke Ροδόπη estas unu el la regionaj distriktoj aŭ regionaj unuoj de Grekio kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 je la nomo Νομός Ροδόπης (Nomos Rodopis) estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"), en la nordoriento de Grekio. La provinco kovras areon de 2 111 km² kaj laŭ la censo de 2011 havis 112 039 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Komotini. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Orienta Makedonio kaj Trakio. Sian nomon la provinco havas de la montaro Rodopoj, de kiu malplimulton el la teritorio troviĝas en la provinco, sed la plej granda parto en Bulgario. La montaro kun nature protektindaj pejzaĝoj kovras la nordon kaj plejparton de la oriento de la provinco. La resto de la teritorio estas precipe agrikultura tereno.

situo de la regiona distrikto Rodopoj en Grekio

Proksimume duonon de la provinca enloĝantaro konsistigas anoj de la islamana malplimulto de Grekio - ili konsistigas la plejparton de tiu, sola oficiale agnoskita, religia malplimulto de la ŝtato.

Eksteraj ligiloj redakti