Ioniaj Insuloj (administra regiono)

unu el la 13 regionoj de Grekio
Tiu ĉi artikolo traktas la politikan kaj administran regionon Ioniaj Insuloj, kiu teritorie krom la insulo Kitero ampleksas la reston de la geografia areo Ioniaj insuloj. Pri la geografia areo vidu apartan artikolon.

La regiono Ioniaj Insuloj (greke Ιόνια Νησιά - Iónia Nisiá) estas unu el 13 administraj regionoj ("periferioj", περιφέρειες - periféries) de Grekio. La regiono konsistas el la teritorio de la nordaj insuloj de la samnoma insularo en la Ionia Maro, proksimaj al la okcidenta marbordo de Grekio, ekskluzive de la insulo Kitero, kiu laŭ geografia difino do jes ja estas parto de la insularo.

Administra regiono
Ioniaj Insuloj
Περιφέρεια Ιόνιων νησιών
Situo de la administra regiono Ioniaj Insuloj ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 2.307 km²
nombro de loĝantoj: 212.984 (2001)
loĝdenso: 92,32 loĝantoj po km²
administra centro: Korfuo
provincoj (νομοί): 4
kodo laŭ normo ISO: GR-F
kodo laŭ normo NUTS: GR22
retpaĝo: www.ionianisia.gov.gr
vdr

Historio redakti

Ĝis la jaro 1797 la insularo apartenis al la Respubliko Venecio. Tiujare la insulo Korfuo, kiu ĝis 1805 iĝis "protekta areo" de Rusio, kaj la aliaj insuloj iĝis konkeritaj de la napoleona armeo de Francio. Jam dum la jaro 1800 la armeo de Britio transprenis la potencon. Sub brita "protekto" el la insularo inkluzive de Kitero kaj Antikitero kreiĝis "Respubliko de la Ioniaj Insuloj". Dum 1864 la ioniaj insuloj, post voĉdono en la respublika parlamento, aliĝis al la ŝtato Grekio.

Provincoj redakti

La administra regiono Ioniaj Insuloj konsistas el la provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí):

La nomoj Korfuo, Lefkado kaj Zakinto poe kaj signas geografian insulon, administran provincon kaj la ĉefan loĝlokon sur la koncerna insulo.

Eksteraj ligiloj redakti