Maniĉ

rivero en suda Rusio

Maniĉ (ruse Маныч) estas rivero en la stepo inter la Nigra Maro kaj Kaspio en Suda Rusio. Ĝi fluas tra la okcidenta kaj centra partoj de la Kuma-Maniĉa depresio. Iam ĝi estis konata kiel Lik.

Maniĉ
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Ĝi estas alfluanto de Don, kaj estas 420-kilometrojn longa, kun ties nuna fonto en la elfluejo de la rivero Kalaus en la sudokcidenta parto de la Respubliko Kalmukio. Ĝi fluas tra la urbo Proletarsk kaj aliĝas al la Don en Maniĉskaja, oriente de la urbo Rostov-na-Donu.[1]

Notoj redakti

  1. Okcidenta Maniĉ] (Instituto de Geografio, Rusa Akademio de Sciencoj) (en rusa)