Malfermi la ĉefan menuon

La Serba dinaro - cirile динар - estas la nacia valuto de Serbio, jam historie uzata ekde la 13-a jarcento (probable ekde la jaro 1214). Post la malfondo de la ŝtato Jugoslavio ĝis la jaro 2006 temis pri la valuto de la komuna ŝtato Serbio kaj Montenegro. Unu dinaro estas dividita je cent paraoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas RSD (CSD ĝis 2006).

Serba dinaro
Ŝtato: Serbio
Subdivido: 100 paraoj
Kodo laŭ ISO 4217: RSD
Mallongigo: Din.
Ŝanĝokurzo:
(la 2-an de oktobro 2010)
1 eŭro = 111,676 RSD
v  d  r
Information icon.svg

Eksteraj ligilojRedakti


 
monero de serba dinaro el la 14-a jarcento