Rumana leo

Leo estas la nacia rumana valuto, unuafoje uzata en 1867. En la rumana la nomo estas 'leu' [leŭ] kaj signifas 'leono'. La pluralo estas 'lei' [lej]. Ĝi estis reskalita je la 1-a de julio 2005: 1 nova leo egalis 10000 malnovajn; unu eŭro valoris 3,6 leojn. Je la 18-a de novembro 2019 unu eŭro valoras 4,7697 leojn.

Ŝtato: Rumanio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: RON
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo:
()
500 lei. Romania, 2005 a.jpg
Information icon.svg
vdr
1-lea bileto

La bildoj sur la novaj biletoj egalas tiujn de la malnovaj (kiuj restis validaj ĝis 2006-12-31), por faciligi la ŝanĝon. Tute nova estas bileto de 500 leoj; la malnovaj biletoj atingis nur 1.000.000.

La valuta kodo de la nova valuto estas RON, tiu de la antaŭa estis ROL. Unu leo egalas al 100 bani (centimoj; bani estas kutima rumana vorto por "mono").

La nomo "leono" devenas de holandaj taleroj, kiuj estis uzataj en Rumanio en la 17-a jarcento kaj kiuj portis bildon de leono. Saman nomon portas la valuto de Moldavio, kulture kaj lingve proksime ligita kun la nuna Rumanio.

bileto de 500.000 malnovaj leoj
malnova monbileto de 1 000 000 leoj

Eksteraj ligilojRedakti