Griko

La griko estas nov-greka dialekto. Oni ankoraŭ parolas tiun dialekton en la suda parto de Italio (historia regiono "Magna Grecia"). La grekoj nomas tiun lingvon Katoitaliótika (greke Κατωιταλιώτικα, "suda itala") aŭ Kalabrian dialekton.

La du malgrandaj grekaj komunumoj ankoraŭ nun parolantaj ĝin troviĝas en la regionoj de Kalabrio kaj Apulio kaj la lokaĵo de Salento. La salenta areo konsistas el 9 urbetoj "Grecìa Salentina". En Kalabrio oni nomas tiun areon "Bovesia".

La origino de tiu greka dialekto en Italio (laŭ iuj Historuloj) devenas de la epoko de la greka kolonio "Magna Grecia". Tiu itala dialekto tre similas al la greka-dorika dialekto. Dancado, kantoj, muzikaĵoj, poemoj en tiu dialekto estas famaj en Italio kaj Grekio.

Laŭ aliaj historuloj, la griko devenas de la alveno de multaj bizancoj en Salento kaj Kalabrio daŭre Mezepoko, aliaj Historuloj kredas en unionon de la du teorioj

La itala Parlamento rekonis tiun komunumon kiel "grekan komunumon de la Salento", kiel etnan lingvan grupon.

Ekzemplo de teksto en grikoRedakti

de Kalinifta,grika kanto:

GrikaRedakti

Εβώ πάντα σε σένα πενσέω,
γιατί σένα φσυχή μου 'γαπώ,
τσαι που πάω, που σύρνω, που στέω
στην καρδιά μου πάντα σένα βαστώ.
Evò pànta se sèna pensèo,
ghiatì sèna phsikhèy mou gapò,
Tsai pou pào, pou syrno, pou stèo
steyn kardià mou pànta sena vastò.

moderna grekaRedakti

Εγώ πάντα εσένα σκέφτομαι,
γιατί εσένα ψυχή μου αγαπώ,
και όπου πάω, όπου σέρνομαι, όπου στέκομαι,
στην καρδιά μου πάντα εσένα βαστώ.

italaRedakti

Io ti penso sempre,
perché ti amo, anima mia,
e ovunque andrò, in qualsiasi cosa sarò trascinato, ovunque io mi trovi,
ti porterò sempre dentro al mio cuore.

esperantaRedakti

Mi ĉiam pensas al Vi,
ĉar mi amas Vin, animo mia,
ĉie vi iros, en ĉiuj aĵoj kunportita mi estos, kie ajn estos mi,
mi portos vin ĉiam en mia koro.

LigilojRedakti


Eksteraj ligilojRedakti