Rhapsody of Fire (Rapsodio de fajro, iam konata simple kiel Rhapsody) estas itala simfonia metalroka bando formita de Luca Turilli kaj Alex Staropoli, amplekse vidita kiel pionira de la subĝenro de Simfonia metalroko.[1][2][3]

Rhapsody of Fire en Bonaero, Argentino en 2010.

Ekde sia formado en 1993 kiel Thundercross, la bando publikigis dek du studialbumojn, du koncertalbumojn, du EP-ojn, kaj unu koncertan DVD-on. Rhapsody of Fire estas konata pro sia koncepta vortumado kiu konstituas fantastan historion en ĉiuj siaj albumoj el "Legendary Tales" de 1997 ĝis "From Chaos to Eternity" de 2011. Post uzi la markon Rhapsody dum preskaŭ dek jaroj, la bando ŝanĝis sian nomon al "Rhapsody of Fire" en 2006 pro registraj aferoj.[4]

Rhapsody of Fire en la "Agglutination Metal Festival" 2012.

En 2011, post la publikigo de sia albumo From Chaos to Eternity kiu konkludis la "The Dark Secret Saga", kaj post 18 jaroj kiel kunestro de la bando, Turilli lasis "Rhapsody of Fire" (amikece) por formi novan bandon Rhapsody, nome "Luca Turilli's Rhapsody", kun du aliaj bandanoj kiu eliris kun li, nome Dominique Leurquin kaj Patrice Guers. Ili priskribas sian diskaron kiel paralela pluigo de la diskaro de "Rhapsody of Fire", kaj ilia unua albumo Ascending to Infinity estis ili propra dekunua albumo de "Rhapsody" kaj ili konsideras, ke ili ne lasis la bandon, sed ke ili amikece disiĝis en du banderoj.[5]

En 2016, ankaŭ aliaj longdaŭraj bandanoj nome Fabio Lione kaj Alex Holzwarth lasis la bandon, kaj rekuniĝis kun Turilli, Leurquin kaj Guers, por ludi denove sub la nomo "Rhapsody" por ilia "20a Datrevena Adiaŭa Turneo"; en decembro 2018, kelkajn monatojn post la anonco ke la "Rhapsody" de Luca Turilli ne estis aktiva, Turilli anoncis la kredon de nova bando "Rhapsody" nome "Turilli/Lione Rhapsody", kun la bandanaro de la "20a Datrevena Adiaŭa Turneo" (rekreante, minus Staropoli, la originan bandanaron de 2002-2011).

Studialbumoj redakti

  • Legendary Tales (1997)
  • Symphony of Enchanted Lands (1998)
  • Dawn of Victory (2000)
  • Rain of a Thousand Flames (2001)
  • Power of the Dragonflame (2002)
  • Symphony of Enchanted Lands II – The Dark Secret (2004)
  • Triumph or Agony (2006)
  • The Frozen Tears of Angels (2010)
  • From Chaos to Eternity (2011)
  • Dark Wings of Steel (2013)
  • Into the Legend (2016)
  • The Eighth Mountain (2019)

Referencoj redakti