Naskiĝo de la Itala Respubliko

La Itala Respubliko naskiĝis la 2an de junio 1946 kiel rezulto de referendumo okazigita por determini la institucian formon de la ŝtato post la fino de la Dua Mondmilito. La oficiala proklamo okazis la 18an de junio.

Rezultado de la referendumo laŭ regionoj. Ju pli bluaj, des pli respublikemaj; ju pli rozkoloraj, des pli monarkiemaj.

Tiu estis grava ŝanĝo en la nuntempa historio de Italio, post la periodo de la itala faŝismo kaj la partopreno en la milito, kiu okazis en tre tensia etoso. Ĝi estis konsiderata paca revolucio, kiu rezultis en formon de ŝtato ne tre diferenca de tiu aktuala.

Italio estis ĝis tiam monarkio de la Dinastio de Savojo, kies estro havis la titolon de Reĝo de Italio. Post la Dua Mondmilito, la lando iĝis respubliko, kiel rezulto de la institucia referendumo. La 2an de junio 1946, krom decidi inter pluteni la monarkion kaj establi respublikon, la italoj (inklude virinojn, por la unua fojo) elektis ankaŭ la membrojn de Konstitucifara Asembleo, kiu celis la faradon de nova Konstitucio.

Subskribo de la Konstitucio de la Itala Respubliko la 27an de decembro 1947.

La Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko havis la taskon redakti konstitucion por la nova Itala Respubliko. Ĝis tiam, Italio estis regata per la nomita Alberta Statuto, kiu estis fakte pra-konstitucio havigita de la reĝo de Sardio, nome Karlo Alberto de Savojo, en 1848. Tiu statuto estis establante limigitan konstitucian monarkion, kiu atingis la nuran ielan funkciadon de parlamentismo en la tiama Italio (1849-1860). Post la atingo de la itala unuigo ĉirkaŭ la Dinastio de Savojo, ties statuto estis aplikita al la tuto de la nova unuigita ŝtato. Tamen, tio ne malhelpis la establadon de la faŝisma diktaturo de Mussolini, en la 1920-aj jaroj.

La nasko de la Respubliko estis akompanata de polemiko pri la regulareco de la referendumo kiu rezultis en respubliko.

Bibliografio redakti

  • Enzo Cheli (a cura di), La fondazione della Repubblica: dalla Costituzione provvisoria all'Assemblea Costituente, Il Mulino, Bologna, 1979.
  • Ugo De Siervo (a cura di), Verso la nuova Costituzione, Il Mulino, Bologna, 1980.