Lukanoj (en greka: Λευκανοί, translit. Leukanoí; en Latino: Lucani) estis popolo de la antikva Italio kiu okupis parton de la sudo de la duoninsulo kaj ludis gravan rolon en la historio de la Antikva Romo. Ili parolis Oskan lingvon, nome membro de la Italika lingvaro. Nuntempe, la loĝantoj de la regiono Basilikato estas ankoraŭ nomataj Lucani, kaj same ilia dialekto.[1]

El la oskoj la plej sudaj estis la Lukanoj.
Rajdanta Lukania militisto, fresko el tombo de Paestum, Italio, ĉ. 360 a.K.

Lukana arto ĉefe survivis en Lukania vaz-pentrarto el tomboj, kion la elito komisiis grandnombre, kiel faris etruskoj sed malkiel la najbaroj romiaj kaj grekaj. Estas bona montro en la muzeo de Paestum. Granda proporcio montras ĉevalojn, ofte en kurkonkurenco.[2]

NotojRedakti

  1. Elena Isayev; University of London. Institute of Classical Studies (2007). Inside ancient Lucania: dialogues in history and archaeology. Institute of Classical Studies, University of London. ISBN 978-1-905670-03-1.
  2. Lucanian painted tombs at Paestum