Cimbra lingvo estas mezaltgermanida dialektaro de kelkaj montaraj vilaĝoj en la italaj provincoj Trentio, Verono, Beluno, kaj Viĉenco. Parolita respektive parolata de la cimbroj, enmigrintaj tien plej verŝajne el Bavario ĉirkaŭ la jaro 1100, ĝi konservas multajn elementojn de la mezaltgermana kaj malnovaltgermana lingvo (bavara), ne uzatajn en la nuntempa (novalt)germana. Scio nek de ĉi-lasta nek de moderna bavara dialekto sufiĉas por kompreni la cimbran - ankaŭ pro leksikaj kaj gramatikaj influoj el la ĉirkaŭa itala (dialekto), krome de iama alemana influeto.

Cimbra
lingvo • moderna lingvo
Supragermanaj dialektoj
Parolata en Italio
Parolantoj 400
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 cim
  Glottolog cimb1238
Angla nomo Cimbrian
Franca nomo cimbre
vdr
historie (flave) kaj nuntempe (oranĝe) germanidaj lingvaj insuloj en nordorienta Italio

La parolantaro tre malmultiĝis en la 19a kaj 20a jarcento. Sub la itala faŝismo estis malpermesata ĝia uzo.

Nuntempe la unusola komunumo kies kvazaŭ tuta loĝantaro (ĉirkaŭ 300) ĉiutage flue parolas la cimbran estas Luzerno (itale: Luserna, cimbre/germane: Lusern). Dum la lastaj jaroj viglas agadoj por prosperigi la tiean varianton. Normigatas la ortografio kaj gramatiko. Komence de la jaro 2006 ekzistas la cimbralingva semajna televida elsendo "Zimbar Earde".

Simila al la cimbra sed aparte traktata estas la fersinvala lingvo parolata en la Fersinvalo (fersinvale: Bersntol), Trentio.

La cimbra lingvo kaj historio ne samas de la Sudtirolo germanlingva. Cetere, lingvaj, historiaj kaj genetikaj esploroj malindikas, ke la cimbroj devenas de la antikva kimbra popolo.

Eksteraj ligiloj redakti