Ŝerdenoj (ankaŭ Ŝirdana, Ŝerden, Serden aŭ Ŝardana) estis antikva popolo de piratoj kiu konstituis unu de la grupoj de la nomitaj Maraj popoloj, kiuj aperas en historiaj fragmentitaj registroj de skribaĵoj de Antikva Egipto pri la zono de la Mediteraneo de ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.; la informaro tamen pri ili estas tre malabunda. En la bildoj ili aperas vestante komplikan armaĵon de surmetitaj bendoj el ledometalo, kaj kasko kun vertopinto. La armaĵo aspektas simila al tiu uzita de la filiŝtoj de Medinet Habu, kaj simila, sed ne identa al tiu kiu troviĝas en la tombo 12a de Dendra kie oni trovis ceramikon mikenan IIB-IIIA de la dua duono de la 15-a jarcento a.K. La glavo de Ŝerdenoj, laŭ la teorioj de James Henry Breasted, eble estis disvolvigita el plilongigo de eŭropaj tranĉiloj aŭ ponardoj kaj estis asociita kun la minindustrio de la stano en la regiono de la aktuala Bohemio. Robert Drews ĵus sugestis[1] ke la uzado de tiu armilo inter la grupoj de pagsoldataj ŝerdenoj kaj filiŝtoj faris ilin kapablaj rezisti atakojn de kavalerio, kio faris ilin tre valora forto por la milito.

Ŝerdenoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Membroj de la gardistaro de la faraono Ramseso la 3-a en reliefo de Abu Simbel.
Moderna desegno de la 19a jarcento surbaze de la antaŭa reliefo; ilia armilaro estas klare videbla.

Oni ne malkovris mencion al la Ŝerdenoj en legendoj aŭ dokumentoj de hititoj aŭ grekoj, kio sugestas, ke ili ne aperis frue en siaj influesferoj. La ĉefa teorio subtenas, ke tiuj popoloj aperis en la okcidenta Mediteraneo, rigardante la konekton en etimologio inter Ŝirdana kaj "Sardinia" (Sardio), Ŝekeleŝ kun Sicilio kaj Trs-w (Teresh aŭ Tursci) kun Tirenanoj kaj Etruskoj, sed la arkeologiaj pruvoj ne estas kontentigaj kaj pro tio oni povas supozi, ke tiuj popoloj alvenis al Okcidenta Mediteraneo en klasikaj tempoj multe post la periodo de Ramseso la 2-a kaj ne antaŭe.

En Sardio la datado de la armiloj kaj armaĵoj de la Bronzepoko similaj al tiuj de la egiptaj bildoj de Ŝirdana havigas datojn tre postajn en kelkaj jarcentoj al la periodo de la Marpopoloj.

Notoj redakti

  1. Drews, Robert (1993), "The End of Bronze Age" (Princeton Uni Press)

Bibliografio redakti

  • Ugas, Giovanni. (2016) Shardana e Sardegna : i popoli del mare, gli alleati del Nordafrica e la fine dei Grandi Regni (XV-XII secolo a.C.) (itale). Cagliari: Edizioni della Torre. ISBN 9788873434719.
  • Tusa, Sebastiano. (2018) I popoli del Grande Verde : il Mediterraneo al tempo dei faraoni (itale). Ragusa: Edizioni Storia e Studi Sociali. ISBN 9788899168308.
  • Mohamed Raafat Abbas, “A Survey of the Military Role of the Sherden Warriors in the Egyptian Army during the Ramesside Period”, Égypte Nilotique et Méditerranéenne 10 (2017), p. 7–23.