Sabenoj, kun etruskoj, latinoj, ekvoj, liguroj, samnitoj, sabelioj kaj ernikoj, inter aliaj, estis antikvaj popoloj kiuj loĝis en Italio antaŭ Romio. Ilia origino ne estas facile determinebla certece, sed oni supozas, ke ili estis en Latio el la prahistorio kaj post la starigo de la Roma Respubliko, asimiliĝis al ties kulturo kaj iĝis romiaj civitanoj. Oni ligis ilin al la legendo kiu konektas la trojan militon kun la fondo de Romo.

El la oskoj la plej nordaj estis la sabenoj.

La sabenoj dediĉis sin al brutobredado sur montetoj proksimaj al Romo en Latio, okcidente de la Apeninoj, okupante la orientan bordon de la rivero Nera kaj ambaŭflanke de la Velino (Velinus), ĝis Tibero kaj Aniene (Annio) sude.

La forkapto de la Sabeninoj (fragmento) de Giovanni Francesco Romanelli (1612–1660).

Aktuale la regiono kiu estis loĝata de la sabenoj estas nomata Sabenio (Sabinia). En la romia epoko la klasikaj verkistoj citis ĝin kiel “tero de sabenoj” (Sabinorum ager, aŭ Sabinus ager), dum al nomo Sabinia aŭ Sabina estis havigita de la grekkoj (Σαβινη).[1]

NotojRedakti

  1. Strabono nomis ĝin tiel menciante, ke estis la montara regiono post Tirenio, kaj ke ambaŭ etendiĝis ĝis la bordo de la Tirena Maro. Cfr. Strabono, Geografio v.2.10

BibliografioRedakti