Metropola urbo Milano
La provinco Milano, oficiale nomata Metropola urbo Milano, estas provinco en regiono Lombardio, en norda Italio, kun pli ol tri milionoj kaj okcent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Milano, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Italio, post la nacia ĉefurbo, Romo. Post fondo de la nova provinco Monza kaj Brianza la provinco Milano perdis 55 komunumojn kaj ĉirkaŭ 850 000 loĝantojn, en decembro 2009 pliajn 5 komunumojn. Ekde la 1-a de januaro 2015 ĝi oficiale havas la nomon Metropola urbo Milano, itale Città Metropolitana di Milano. La teritorio de sume 3514 kvadratkilometroj restis la sama kiel en 2014. Fine de novembro 2015 la metropola urbo havis 1 013 513 loĝantojn en 134 komunumoj.
Metropola urbo Milano | |||
metropola urbo de Italio • provinco de Italio | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono: | Lombardio | ||
Kodo laŭ ISO 3166-2: | MI | ||
Areo: | 1 984 km² | ||
Ĉefurbo: | Milano | ||
Loĝantaro: | 3 214 630 (2022) | ||
Loĝdenso: | 1 620 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo: | 20121-20162 Milano; 20010-20099 | ||
Kodo laŭ ISTAT: | 015 | ||
Telefona prefikso: | 02, 039, 0362 | ||
Retpaĝo: | http://www.provincia.milano.it/ | ||
Lando | Italio | ||
Regiono | Lombardio | ||
Ĉefurbo | Milano | ||
- koordinatoj | 45° N, 9° O (mapo)45.46429.19034 | ||
Akvokolektejo | 1 575,65 km² (157 565 ha) [+] | ||
Areo | 1 575,65 km² (157 565 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 214 630 [+] (31-a de decembro 2022) | ||
Denseco | 2 040,19 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Giuseppe Sala | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 20121-20162 Milano, 20001-20099 altri comuni [+] | ||
Metropola urbo Milano | |||
Vikimedia Komunejo: Metropolitan city of Milan [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco Milano samlimas la provincon Varese, la provincon Como kaj la provincon Monza kaj Brianza norde, la provincon Bergamo, la provincon Kremono kaj la provincon Lodi oriente, la provincon Pavio sude, kaj la provincon Novaro (en Piemonto) oriente.
Geografio
redaktiLa teritorio de la provinco Milano lokiĝas en centr-okcidenta Lombardio, kaj okupas parton de la Pada Ebenaĵo troviĝanta inter la rivero Tiĉino okcidente kaj la rivero Adda oriente.
Trairas la provincan teritorion ankaŭ multaj malgrandaj riveroj, kiel Lambro kaj Olona; aldone estas reto da navigkanaloj konataj kiel navigli (Naviglio Grande, Naviglio Martesana, Naviglio Pavese).
Ĉefaj urboj
redaktiSekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej multaj loĝantoj.
1 | Milano (Milano) | 1 299 400 loĝ. | |
2 | Sesto san Giovanni | [sesto sanĝovani] | 83 400 loĝ. |
3 | Cinisello Balsamo | [ĉinizelo balsamo] | 73 900 loĝ. |
4 | Legnano | [lenjano] | 56 200 loĝ. |
5 | Rho | [ro] | 51 200 loĝ. |
-
Moderna arkitekturo en Sesto san Giovanni
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |