Provinco Breŝo
La provinco Breŝo (itale provincia di Brescia) estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun pli ol unu miliono kaj cent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Breŝo, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.
Provinco Breŝo | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BS |
Areo: | 4 784 km² |
Ĉefurbo: | Breŝo |
Loĝantaro: | 1 247 583 (2020) |
Loĝdenso: | Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “[”. loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 206 |
Poŝtkodo: | 25121-25136, 25010-25089 |
Kodo laŭ ISTAT: | 017 |
Telefona prefikso: | 030, 0364, 0365, 035 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo |
Ĝi samlimas la provincon Sondrio nord-okcidente, la provincon Bergamo okcidente, la provincon Kremono sud-okcidente, la provincon Mantovo sude, la provincon Verono (en Venetio) kaj la provincon Trento (en Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo) oriente.
Geografio
redaktiLa provinco de Breŝo, la plej vasta en Lombardio, enhavas tri grandajn lagojn, aldone al multaj montaj lagetoj; ĝi ankaŭ enhavas tri ĉefajn valojn en ĝia norda parto, dume sude ĝi konsistas el parto de la Pada Ebenaĵo.
La provinca teritorio enhavas:
- Kvazaŭ plene la Val Camonica, laŭirata de la rivero Oglio norde de la lago de Iseo, kaj la orienta lagbordo;
- La valo Trompia, laŭirata de la rivero Mella;
- La valo Sabbia, laŭirata de la rivero Chiese kaj enhavanta la lago Idro;
- La plej granda parto de la okcidenta kaj suda bordo de la Garda lago;
- La montbaza strio inter la lagoj Garda & Iseo kaj la monteta regiono Franciacorta;
- Parto de la Pada Ebenaĵo, entenata inter la riveroj Oglio kaj Chiese.
La provinco okupas la teritorioj iam mastrita de la senjoreco de Breŝo, escepte de la urbetoj Asola, Canneto sull'Oglio kaj Lovere.
Ĉefaj urboj
redaktiSekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Breŝo (Brescia) | 192 200 loĝ. | |
2 | Desenzano del Garda | [dezencano delgarda] | 25 600 loĝ. |
3 | Lumezzane | [lumetcane] | 24 100 loĝ. |
4 | Montichiari | [montikjari] | 20 600 loĝ. |
5 | Palazzolo sull'Oglio | [palatcolo suloljo] | 18 500 loĝ. |
Vidindaĵoj
redaktiBildaro
redakti-
Panoramo de Breŝo ekde la urba kastelo
-
La laghaveno en Desenzano del Garda
-
Kastelo Bonoris en Montichiari
-
La Turo de la Popolo en Palazzolo sull'Oglio
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |