Lenjano

komunumo de Italio
(Alidirektita el Legnano)

Lenjano (itale Legnano, en la loka dialekto Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo en la metropola urbo Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en la pejzaĝo Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio: fine de 2023 en la komunumo vivis 59 941 loĝantoj.

Lenjano
Lenjano
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco MI Milano
Geografia situo 45° 36′ N, 8° 55′ O (mapo)45.68.9166666666667Koordinatoj: 45° 36′ N, 8° 55′ O (mapo)
Alto super marnivelo 199 m
Areo 17 km²
Loĝantaro 59 941 (2023)
Loĝdenso 3390 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago
Patrono Magno de Milano
Festa tago 5-a de novembro
Nomo de loĝantoj legnanesi
Poŝtkodo 20025
Imposta kodo E514
Kodo laŭ ISTAT 015118
Telefona prefikso 0331
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago.

Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.

Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en la nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.

Geografio redakti

Teritorio redakti

Lenjano situas apud la valo de Olono, sude de la Varezaj Antaŭalpoj. La grundo ĉefe komponiĝas de rulŝtonetoj, gruzo, sablo kaj argilo. Iame malgranda tavolo de humo, netaŭga por kresko de arbaroj kaj sekve por la agrikultura kultivado kovris Lenjanon, tiel, ke ĝi estis plejparte erikejo[1]. Pro argilaj tavoloj, la tero malfacile sorbas pluvan akvon.

La teritorio etendiĝas ĝis 17,72 km² kaj ĝi distribuiĝas inter 192 m kaj 227 m sm.a[2]. Laŭ la tertrema klasifiko, la urbo estas en la zono 4 (negrava tertremeco), laŭ la ordono PCM n. 3274 de la 20-a de marto 2003[3].

Klimato redakti

Laŭ la klimata klasifikado, la urbo situas en la "zono E", 2451 GR/G [4]. Situanta en alta Pada Ebenaĵo, La tipo de Lenjana klimato estas kontinenta, kun malvarmaj vintroj. La nebulo ĉeestas ĉefe apud la fina fluo de Olono, kie la grundo estas altometrie malpli alta ol la loĝanta zono. La someroj estas varmaj, humidaj kaj modere pluvaj. La temperaturoj, dum tiu periodo, povas superi la 30 °C kaj la humideco la 90 %, kaŭzante sufokan varmegon. Ĉefe, la atlantik-mediteraneaj aŭ arkti-rusaj perturboj kaŭzas atmosferajn precipitaĵojn. Lenjano, samkiel la plej granda parto de la Pada Ebenaĵo, suferas pro malforta vento[5]. Male, la humideco estas ĉiam ĉiujare tro alta. Lastatempe la pluvoj iĝadas iom malpli oftaj, same kiel la fenomeno de la nebulo.

La datumoj de la meteologia stacio de Milano Malpensa indikas, laŭ la tridekjara mezvaloro (1961–1990) uzata de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, ke la mezvalora temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas preskaŭ −4 °C kaj de la plej varma monato, julio, estas iomete pli ol +28 °C. La jaraj mezvaloraj precipitaĵoj estas pli ol 1000 mm, la valoro pligrandiĝas dum printempo kaj aŭtuno kaj malpligrandiĝas dum vintro[6][7][8][9].

Socio redakti

Demografia evoluo redakti

Etnioj redakti

Je la 1-a de januaro 2007 fremduloj laŭleĝe loĝantaj en Lenjano estis 4001[10], preskaŭ la 7 % de la tuta loĝantaro[10].

Deveno de la fremduloj
(Datumoj de ISTAT la 31-an de decembro 2006[11])
  Albanio 951
  Maroko 390
  Ekvadoro 335
  Ĉinio 280
  Peruo 228
  Rumanio 167
  Tunizio 150
  Senegalo 149
  Pakistano 99
  Filipinoj 87
  Ebura Bordo 84
  Ukrainio 73
  Bangladeŝo 71
  Brazilo 65
  Srilanko 60
  Bulgario 58
  Salvadoro 55
  Dominika Respubliko 54

Religio redakti

La plej granda parto de la loĝantoj estas katolika. La enmigrado de personoj formis komunumojn de islamanoj kaj ortodoksoj.

Kulturo redakti

Himno de la urbo redakti

Me car Legnan (Mia kara Legnano) estas la himno de la urbo, skribita en legnana dialekto. La teksto kaj la muziko estas verkita de Ernesto Parini (1909–1993)[12]:

Homoj rilataj al Lenjano redakti

Vizitoj de famuloj redakti

Tekstaro redakti

  • Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri, Profilo storico della città di Legnano, 1984 , Edizioni Landoni.
  • P. Di Maio, Lungo il fiume. Terre e genti nell'antica valle dell'Olona, 1998, Ed. Museo civico Sutermeinster.
  • Variaj aŭtoroj, Il Castello di Legnano. Fascino e suggestione di una testimonianza storica, 1991, Ed. Museo civico Sutermeinster.
  • Giorgio Vecchio, Nicoletta Bigatti, Alberto Centinaio, Giorni di guerra. Legnano 1939-1945, 2001, Eo Ipso.
  • Giorgio Vecchio, Gianni Borsa, Legnano 1945 -2000. Il tempo delle trasformazioni, 2001, Nomos Edizioni.
  • Luigi Marinoni kaj Vittoriano Ferioli, Legnano e la Resistenza, 2006, Komunumo de Legnano.

Notoj redakti

  1. itale La Vita in Città: dialetto Arkivigite je 2012-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, legnano.org
  2. itale Legnano: Clima e Dati Geografici, comuni-italiani.it
  3. Zone sismiche in Italia, dati Earth-prints (itale). Alirita 21-5-2008.
  4. Classificazione climatica Lombardia, dati Confedilizia (itale). Arkivita el la originalo je 2015-01-25. Alirita 21-5-2008.
  5. (PDF) Università degli Studi di Genova - Dipartimento di Fisica (2002). “Atlante Eolico dell'Italia”, Ricerca di sistema per il settore elettrico - Progetto ENERIN (itale). 
  6. angle Medie climatiche 1961-1990 Arkivigite je 2008-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
  7. itale Dati climatologici medi
  8. itale Tabelle e grafici climatici
  9. itale Tabella dei venti
  10. 10,0 10,1 DOSSIER STATISTICO IMMIGRAZIONE 2007 - SCHEDA SU LOMBARDIA E AREA MILANESE (itale). Alirita 01/01/2007.[rompita ligilo]
  11. DEMO ISTAT. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita 2021-12-22.
  12. El "helviolaj statistikoj". Arkivita el la originalo je 2009-06-05. Alirita 2009-08-09.
  13. "La Martinella" n°5 - periodaĵo de Famiglia Legnanese
  14. Profilo storico su sito web istituzionale. Arkivita el la originalo je 2009-08-18. Alirita 2009-08-10.
  15. 15,0 15,1 Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri. (1984) Profilo storico della città di Legnano (itale).
  16. Memortabulo en Largo Franco Tosi 9

Eksteraj ligiloj redakti