A.C. Milan

futbala klubo en Milano, Italio

Associazione Calcio Milan estas profesia futbalklubo en Milano, Italio. Ĝi estis fondita la 16-a de januaro 1899. La posedanto kaj prezidanto estas Jason Wong. La klubo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC).

A.C. Milan
Associazione Calcio Milan
emblemo
flago
futbala klubo
vira futbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 16-a de decembro 1899 vd
Lando(j)  Italio
Sidejo Milano
Fondinto(j) Alfred Edwards • Herbert Kilpin vd
Trejnisto Paulo Fonseca
Posedata de Elliott Management Corporation • Fininvest • Giuseppe Farina • Andrea Rizzoli vd
Filioj Milan Futuro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Milanello (en) Traduki
Casa Milan (en) Traduki
Centro Sportivo Vismara (en) Traduki
Milan TV (en) Traduki
M-I Stadio Srl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo società per azioni
vdr

Ĝia stadiono nomiĝas Stadio Giuseppe Meazza (San Siro), kiu disponas je pli ol 85.700 sidlokoj. La futbalistoj estas vestitaj en ruĝa-nigra ĉemizo kun nigra pantalono. La subtenantaro estas konata kiel rosso-neri (ruĝ-nigraj).

Kune kun Juventus kaj Inter, Milan apartenas jardekojn al la tri plej grandaj kluboj en Italio. Interalie ĝi trifoje gajnis la Interkontinentan Pokalon.

Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Paulo Fonseca.

Ĝeneralaj informoj

redakti
  • Fondo: 16-a de januaro de 1899
  • Adreso: Via Filippo Turati 3, 20121 Milano
  • Telefono: (39) 0262281
  • Retpaĝo: http://www.acmilan.com/

Stadio

redakti
  • Nomo: Stadio Giuseppe Meazza
  • Adreso: Via Piccolomini, 5 20151 Milano
  • Kapablo: 85.700 homoj

Rezultoj de la klubo

redakti
  • Europa pokalo: 7
    • 1962/63, 1968/69, 1988/89, 1989/90, 1993/94, 2002/03, 2006/07
  • Italiana ĉampionado: 18
    • 1901, 1906, 1907, 1950/51, 1954/55, 1956/57, 1958/59, 1961/62, 1967/68, 1978/79, 1987/88, 1991/92, 1992/93, 1993/94, 1995/96, 1998/99, 2003/04, 2010/11
  • Italiana pokalo: 5
    • 1966/67, 1971/72, 1972/73, 1976/77, 2002/03

Nuntempaj teamanoj

redakti
# Nacio Pozicio Nomo
1   Italio G Marco Amelia
2   Niĝerio D Taye Taiwo
4   Nederlando M Mark van Bommel
5   Francio D Philippe Mexes
7   Brazilo A Alexandre Pato
8   Italio M Gennaro Ivan Gattuso
9   Italio A Filippo Inzaghi
10   Nederlando M Clarence Seedorf
11   Svedio A Zlatan Ibrahimović
13   Italio D Alessandro Nesta
16   Francio M Mathieu Flamini
17   Italio D Massimo Oddo
19   Italio D Gianluca Zambrotta
20   Italio D Ignazio Abate
23   Italio M Massimo Ambrosini
25   Italio D Daniele Bonera
27   Ganao M Kevin Prince Boateng
28   Nederlando M Urby Emanuelson
30   Italio G Flavio Roma
32   Italio G Christian Abbiati
33   Brazilo D Thiago Silva
70   Brazilo A Robinho
76   Kolombio D Mario Yepes
77   Italio D Luca Antonini
92   Italio M Stephan El Shaarawy
99   Italio A Antonio Cassano

Elstaraj teamanoj

redakti

Galerio de bildoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti