Federacio Italia de Futbalo
La Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC), estas la nacia futbala asocio en Italio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1898. La asocio interalie ekde tiu jaro organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Serio A - itale Serie A. La ĉampiono en 2023 estas la klubo SSC Napoli, kiu venkis trian fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Juventus FC de Torino - laŭ la stato de 2023 entute 36-foje. La aktuala ĉampiona teamo estas neformale konata kiel la scudetto (prononco [skudetto], itale por "malgranda ŝildo"), laŭ ŝildforma insigno en la italaj naciaj koloroj kiujn la membroj de la rega ĉampiona teamo portas sur la ĵerzo la sekvan sezonon.
Federacio Italia de Futbalo | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 26-a de marto 1898 vd | |
Lando(j) | Italio | |
Sidejo | Romo | |
Ĉefestro(j) | Gabriele Gravina vd | |
Membro de | FIFA • UEFA vd | |
Posedatoj | Italy national beach soccer team • Itala nacia teamo de futbalo • Itala virina nacia teamo de futbalo • Itala nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • history of the Italy national football team • vira sub-19-jarula futbala teamo de Italio • itala nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Centro Tecnico Federale di Coverciano • vira sub-16-jarula futbala teamo de Italio • Itala nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • Italy national under-15 football team • ina sub-17-jarula futbala teamo de Italio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Naciaj teamoj redakti