Itala virina nacia teamo de futbalo

virina nacia teamo de futbalo

La itala virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Italion, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo interalie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo de 1991 atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj), kaj en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado 1993 kaj 1997 la finalon.

Italio
Italio
asocio Federazione Italiana Giuoco Calcio
Federacio Italia de Futbalo
konfederacio UEFA
manaĝero Milena Bertolini
golreĝino Elisabetta Vignotto (107)
FIFA kodo ITA
unua matĉo Flago de Italio Italio 2-1
 Ĉeĥoslovakio
1968
plej granda gajno Flago de Italio Italio 9-0
Flago de Japanio Japanio
1981
plej granda perdo Flago de Germanio Germanio 6-0
Flago de Italio Italio
1982
Virina Futbala Mondpokalo
aperoj 2 (unua en 1991)
plej bona rezulto kvaronfinalo
en 1991
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado
aperoj 6 (unua en 1989)
plej bona rezulto 2-a pozicio
en 1993 kaj 1997
vdr

Ĝi agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC). Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Milena Bertolini, kaj la teamestro estas Sara Gama.

Historio redakti

 
historia emblemo de julio 2006 ĝis somero 2008

La itala teamo estis inter la unuaj, kiuj konkuris en internaciaj matĉoj. La unua neoficiala matĉo okazis la 23-an de februaro 1968 kontraŭ la teamo de Ĉeĥoslovakio. En 1969 la itala teamo gajnis la Eŭropan Pokalon de Nacioj, itale "Coppa Europa per Nazioni" en finala rezulto de 3-1 kontraŭ la dana teamo - krome en tiu turniro partoprenis la angla kaj franca teamoj. En 1970 la daninoj venkis per rezulto de 2-0 kontraŭ la italinoj en la finalo de la unua neoficiala monda ĉampionado, tiel ke la itala teamo nur atingis la duan pozicion. En la 2-a neoficiala monda ĉampionado de 1971 en Meksiko la itala teamo atingis la 3-an pozicion. La 28-an de novembro 1971 sekvis la unua internacia matĉo agnoskita de la internacia federacio FIFA.